Kie estas venonta merkata oportuno? Ili ankoraŭ diris "Ĉinio!"

BY:Gao ShuyuanSeptember 28, 2023

Lastatempe hispana retejo de El Economista citis raporton de Ekonomikistoj, montrante, ke en la lastaj du jaroj la ĉina importa kvanto de durio okupis 91% de la monda bezono.



Kaj aŭgustaj ekonomiaj donitaĵoj publikigitaj de la ĉina registaro en la 15-a de septembro atestis grandan altiron de la ĉina konsuma merkato por la mondo. En aŭgusto, la ĉina totala sumo de podetala vendado de konsumaĵoj pliiĝis je 4.6% ol tiu de aŭgusto de la lasta jaro, pli multe je 2.1% ol tiu de julio. Kaj alilandaj amaskomunikiloj sinsekve esprimis atenton pri plibonigo de la ĉina ekonomio.


En la kuranta jaro mankis fortoj por reprosperiĝo de la monda ekonomio kaj aperis la superflua efiko de politika koncentriĝo de ĉefaj evoluintaj ekonomioj. Eĉ sub premo, Ĉinio daŭre renormaligis kaj reprosperigis sian ekonomion kaj daŭre estas la ĉefa motoro de kreskado de la monda ekonomio. "Per sia giganta merkato, Ĉinio donas novan disvolvan movforton al la mondo", tio ja estas la kialo, ke translandaj entreprenistoj senhezite elektis Ĉinion.


En la kuranta jaro pli kaj pli da eksterlandaj entreprenoj metis siajn centrojn pri esplorado kaj disvolvado en Ĉinio, ekzemple sinsekve fondiĝis ĉina esplor-kaj-disvolva centro de XYLEM, ĉina aŭtonoma centro de esploro kaj disvolvo de Schneider-Elektro kaj dezajn-studio de VOLVO en Ŝanhajo. Malantaŭ ĉio ĉi, la giganta ĉina merkato, perfekta industria ekologia sistemo kaj riĉa konservado de talentuloj estas gravaj kialoj.


Kompreneble la postepidemia ekonomia reprosperiĝo estas onda disvolvado kaj zigzaga marŝado. Lastatempe Ĉinio ellaboris serion da rimedoj por renormaligi kaj pligrandigi konsumadon, akceli privatan ekonomion kaj pli multe altiri investon de alilandaj entreprenoj. Tre baldaŭ estos tradiciaj festoj de Ĉinio, nome la Aŭtunmeza Festo kaj Nacia Tago, iliaj roloj en akcelo de konsumado kaj ekonomio daŭre aperos, kaj "la fluanta Ĉinio" certe donos pli da disvolvaj movfortoj al la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat