Maŭzoleo de la dinastio Norda Song en Zhengzhou

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 28, 2023

En la urbo Zhengzhou de Henan-provinco, Ĉinio, troviĝas la loko, kie estis entombigitaj sep imperiestroj de la dinastio Norda Song. Entute troviĝas ĉirkaŭ mil tomboj en la areo, ĉar krom imperiestroj, ankaŭ familianoj kaj kelkaj malpli altrangaj homoj estis tie entombigitaj. Por atingi la maŭzoleon, oni devas trairi vojon ĉirkaŭitan de statuoj kiuj gardas la lokon. Entute estas centoj da statuoj en tiu areo, ĉar laŭ kutimo ĉiu imperiestra tombo havis 23 parojn da ŝtonaj skulptaĵoj laŭ la vojo al ĝi.


Turoj kaj pordegoj ĉe la enirejo de la maŭzoleo


Detalo de la enirejo de la maŭzoleo


Ŝtonaj statuoj ĉe la vojo al la maŭzoleo


Postrestaĵo de la piramido, sub kiu troviĝas la subgrunda palaco


La maŭzoleo estis konstruita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas muro longa je mil metroj, kiu ĉirkaŭas la palacon konstruitan por la forpasintaj imperiestroj. La palaco konsistas el du partoj, la supra palaco, meze de ĝi troviĝas piramido, kaj sub ĝi estas la subgrunda palaco, kie estis entombigitaj la imperiestroj; kaj la malsupra palaco, nordoriente de la supra palaco, kies konstruaĵoj ne rezistis al tempopaso.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat