Media plibonigo de la Flava Rivero

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 28, 2023

Konsiderate unu el la luliloj de la ĉina civilizo, la Flava Rivero estas la dua plej longa rivero de Ĉinio, kun longeco de 5 464 km. Kvankam ĝia medio malboniĝis en la pasinteco, nuntempe estas pluraj agadoj de la registaro cele al plibonigo de la medio ĉe la rivero. En la urbo Zhengzhou de Henan-provinco, la registaro konstruis parkojn kaj arbarojn ĉe la rivero kaj alprenis rimedojn por protekti marĉejojn. Rezulte de tiu agado, la popolo gajnis novajn lokojn por promeni kaj fakuloj konstatis kreskon de biodiverseco kaj de nombro de bestoj, aparte birdoj, ĉe la rivero.


Vojo estis konstruita por biciklantoj kaj kurantoj ekzerciĝi en parko ĉe la Flava Rivero


Lago ĉe la Flava Rivero atestas la biodiversecon de la regiono: tie abundas birdoj, fiŝoj kaj aliaj bestoj.


Patro kaj filo kune rigardas la Flavan Riveron


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat