La statuo de imperiestroj Yan kaj Huang en Zhengzhou

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 28, 2023

La Flava Rivero estas unu el la luliloj de la ĉina civilizacio. Ĉe la baseno de la Flava Rivero ekdisvolviĝis agrikulturo antaŭ pli ol 6 mil jaroj, kaj antaŭ ĉirkaŭ 4 mil jaroj tie formiĝis klanoj kaj triboj, inkluzive de tiuj sub la gvido de la imperiestroj Yan kaj Huang, kiuj poste unuiĝis por formi huaxia-popolon, el kiu originis la ĉina nacio.


Skulptaĵo de imperiestroj Yan kaj Huang en Zhengzhou. Ili rigardas la Flavan Riveron.


Statuo de drako ornamas la parkon antaŭ la statuoj, kie multaj ĉinoj omaĝas tiujn du praulojn de la ĉina nacio.


Sunhorloĝo antaŭ la skulptaĵo de la imperiestroj Yan kaj Huang


Omaĝe al tiuj du imperiestroj de antikveco, iliaj vizaĝoj estis skulptitaj sur monto ĉe la Flava Rivero. La skulptaĵo estas alta je 106 metroj, kaj ĝia konstruado daŭris 20 jarojn. Ĝi estis inaŭgurita en aprilo 2017, kaj en 2019 la loko estis vizitita de ĉina prezidanto Xi Jinping dum inspekta vojaĝo al Henan-provinco.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat