Hejmloko de Du Fu en Zhengzhou

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 28, 2023

Du Fu (712-770) estas unu el la plej elstaraj ĉinaj poetoj, kies verkoj, markitaj de stilo simpla kaj melankolia profunde influis la evoluon de ĉina kaj japana literaturoj. Liaj poemoj estas profunde markitaj de konfuceanismaj ideoj kaj proponas bonvolemon pri la popolo, amon al ĉiuj vivestaĵoj kaj patriotismon.


Vivo de Du Fu rakontata per altteknika prezentado


La poeto naskiĝis en kaverna domo ĉe Bijia-monto en Gongyi-urbeto de la urbo Zhengzhou en la provinco Henan de Ĉinio. Tiu kaverna domo estas parto de lia iama hejmo en Zhengzhou, poste transformita en muzeo memore al li kaj lia verkaro. La domo kreskis iom post iom ekde la epoko de lia praavo, kiu estis loka magistrato: ĉe la kaverna domo estis konstruitaj ĝardenoj kaj domoj por la familia uzo. Tie Du Fu loĝis kaj studis dum sia infaneco, kaj li ŝatis pluki kaj manĝi fruktojn el la fruktarboj plantitaj en la ĝardenoj.


La pluraj malfacilaĵoj spertintaj de Du Fu estis krudmaterialo por liaj poemoj. Li vivis en epoko de malvivliĝo de Tang-dinastio kaj, surbaze de siaj spertoj pri politikaj disputoj kaj militoj, verkis pli ol 1 400 poemojn, kiuj spegulas lian profundan analizon pri la ĉina socio laŭlonge de la du jardekoj antaŭ la Ribelo de An Lushan kaj Shi Siming (755-763); pro tio, tiuj poemoj estas konataj kiel historio en versoj. Anstataŭ priskribi la senton kaŭzitan de soleco kaj mizero, li transformis siajn suferojn en amo kaj solidareco al la homaro, esprimante siajn zorgojn pri la bonfarto de la lando kaj de la popolo, kaj sian volon kontribui por plibonigi.


Statuo memore al renkontiĝo inter Du Fu kaj Li Bai


Du Fu havis fortan senson de rezono kaj empatio, kaj per siaj propraj spertoj li sukcesis kompreni la ĝojojn kaj malĝojojn spertataj de la popolo. Li ne nur sin nutris de klasikaj poemoj de Ĉinio, sed ankaŭ novigis kaj faris gravajn atingojn en poezio, pro tio li fariĝis konata kiel Saĝulo de Poezio. Laŭlonge de sia vivo, li dufoje renkontiĝis kun Li Bai (701-762), alia eminenta poeto de tiu epoko. Memore al tiuj renkontiĝoj, statuo de ambaŭ poetoj kune estis konstruita en ĝardeno de la hejmo de Du Fu en Zhengzhou.


Konvertita en muzeo, la iama hejmo de Du Fu nun diskonigas al la vizitantoj liajn vivon kaj verkaron. Kelkaj eksponejoj estas dediĉitaj al li, montrantaj informojn pri lia vivo kaj lia familio, dum aliaj celas klarigi la enhavon kaj stilon de lia poezio. Por adaptiĝi al la nuna epoko, la muzeo ankaŭ alprenis novigajn formojn de eksponado: vizitantoj povas trairi koridoron kun poemoj de Du Fu gravuritaj sur lumigitaj de travideblaj tabuloj kaj spekti teatraĵon pri lia vivo kun aparte interesaj specialaj efektoj.


Statuo reprezentas Du Fu dum sia infaneco, plukonta fruktojn sur arbo.


De Tang-dinastio ĝis la nuna epoko, la poemoj de Du Fu inspiris sinsenvajn generaciojn de la ĉina popolo antaŭenigi la ĉinan tradician kulturon, kaj lia iama hejmloko en Zhengzhou nun kontribuas por plu heredigi kaj vigligi la mesaĝojn kaj ekzemplojn de tiu eminenta poeto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat