Pekina metroo prove transportas ekspedaĵojn!

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 28, 2023

Ekde sabato, la 23-a de septembro, pluraj metrolinioj en Pekino ekpartoprenas provan projekton pri transportado de ekspedaĵoj dum horoj kiam pasaĝeroj malabundas, kun la celo redukti karbonellasadon kaj la nombron de veturiloj surstrate.



Post rapida ekspansio en la lastaj jaroj, pekina metroo nuntempe havas 27 liniojn kovrantaj distancon je 807 kilometroj, laŭ klarigo de Wang Shuling de Pekina Instituto pri Transporto. En la sama urbo, ĉirkaŭ 15 milionoj da ekspedaĵoj estas liverataj tage, plejparto el ili per veturiloj sur la stratoj de la urbo.


La pionira projekto nomita "profiti la transportkapablon de metroo ekster pasaĝerplenaj horoj" celas iom post iom mildigi trafikon kaj malaltigi karbonemisiadon.


Por certigi la sekuran kaj bonordan funkciado de metroaj linioj, Pekina Urba Komisiono pri Transporto decidis, ke vartransportado per metroo devas sekvi la regulojn de metroo kaj trapasi sekurecan kontrolon, klarigis Zhou Yuan, ano de la komisiono.


Partoprenantaj firmaoj kreis reuzeblajn skatolojn por transportado de ekspedaĵoj laŭ la grandeco de metroaj trajnoj, kaj ankaŭ ĉarojn por sekure kaj facile transporti ilin en la metroo, diris Zhou.


Redaktis: Rafael

Fonto: GICexpat







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat