Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Cifereca teknologio helpas realigi la sonĝan inaŭguron de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj

BY:Xie RuifengSeptember 27, 2023

La inaŭguro de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj uzis novajn teknikojn kaj igis la solenan ceremonion sonĝa, mirinda kaj aplaŭdinda. Kiel oni efektivigis ĝin?



La malferma ceremonio unuafoje aplikis teknologion de tridimensia duŝnura pendigo en granda spaco, per kiu la geaktoroj flugantaj povas tridimensie libere danci kaj interagi kun la ondoj de la surgrunda ekrano. Tiu ĉi sistemo estis sendepende ellaborita por la ceremonio.



La malferma ceremonio ankaŭ prezentis la unuan ciferecan torĉbruligon en la historio de Aziaj Ludoj. Subtenata de AR-teknologio, "cifereca homo" formita de centmilionoj da retumantoj funkciis kiel "cifereca kaj reala integriĝo", per blokĉena teknologio, la "cifereca homo" paŝis sur la stadiono kaj ekbruligis la ĉefan torĉon.



Ankaŭ la ĉefa torĉo havas sekreton. Oni unuafoje uzis "verdan metanolon" kiel fuelon, kio estas regenerita el rub-karbono, atingante nul-emision de karbona dioksido por mediprotektado. Tio estas ankaŭ la unua fojo en la homa historio, ke rub-karbono estas reuzata. Tio estas portreto de la verdaj kaj sekuraj ŝanĝoj en la ĉefa torĉa brulaĵo de grandskala sporta evento, kaj ankaŭ bela ekzemplo de verdaj Aziaj Ludoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat