Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Ĉu vi rimarkis? Jen ĉinaj elementoj en la inaŭguro de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj

BY:Xie RuifengSeptember 27, 2023

La malferma ceremonio de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj montris ĉinstilan romantikecon per unuigo de jarmila civilizacio kaj moderna teknologio.


Akvo



Akvo estas la animo de Hangzhou. Akvo estas fonto de civilizacio. La malferma ceremonio de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj per "akvo" kunligas la procezon, montrante la kontinuan kulturon naskitan ĉe akvo, la poezian kaj pitoreskan belecon de suda Ĉinio kaj la dinamikajn ondojn de la rivero Qiantang tra la urbo Hangzhou.


Aŭtuno



La malferma ceremonio de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj koincidas kun la aŭtuna ekvinokso, unu el la 24 sunperiodoj de Ĉinio. La rikolta sezono plenas de ĝojo, esprimante la entuziasmon de la gastiganta urbo Hangzhou por bonvenigi vizitantojn.


Ponto



Ponto simbolas konekton, komunikadon kaj integriĝon. La arkponto konstruita el tridimensiaj bildoj staras super la Granda Kanalo, kunligante antikvecon kaj modernan tempon. Tio reflektas la pasintecon kaj la nuntempon, la historion kaj modernecon, pruvante la heredon kaj disvolviĝon de tradicia kulturo de Ĉinio.


Tajdo



Tajdo de la rivero Qiantang estas unu el la plej famaj naturaj pejzaĝoj de Hangzhou. La ege granda tajdo estas kaŭzita de la centrifuga forto de gravito kaj la tera rotacio, ankaŭ pro la speciala topografio de la golfo de rivero Qiantang al la maro. La loka tradicio de tajdspektado daŭras pli ol 2 000 jarojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat