Xi Jinping inspektis Zaozhuang, Shandong-provinco

BY:Xie RuifengSeptember 26, 2023


La 24an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), inspektis la grandan granatan ĝardenon de la urbo Zaozhuang de Shandong-provinco. Zaozhuang estas titolita kiel "produktejo de granato en Ĉinio" kaj estas unu el la regionoj kun plej multe da specoj de granato kaj plej vastaj kampoj de granatarboj en Ĉinio. En la granata ĝardeno estas 48 specoj de granatarboj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat