Blanka libro: Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio

BY:Xie RuifengSeptember 26, 2023

2023 estas la 10-a datreveno de la koncepto de ĉina prezidanto Xi Jinping pri homara komunumo de komuna estonteco. Por plene diskonigi la ideologian signifon kaj la praktikon, plibonigi la komprenon de la internacia komunumo, akiri vaste konsentojn kaj pli bone labori kun aliaj landoj por konstrui la komunumon de komuna estonteco, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Homara komunumo de komuna estonteco: Proponoj kaj agoj de Ĉinio.


La blanka libro diris, ke rigardante al la estonteco, la koncepto certe brilos kun la potenco de vero, kiu transcendas tempon kaj spacon, malfermante belan perspektivon de komuna disvolviĝo, longa stabileco kaj daŭra prospero por la homa socio.


Konstrui homaran komunumon de komuna estonteco estas kaj sana perspektivo kaj historia procezo, kiu postulas laboregon de generacioj. La blanka libro diris, ke kiam ĉiuj landoj unuiĝos por komuna bono, kune planos kaj kune agos al la ĝusta direkto por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco, certe aperos pli bona estonteco por la tuta homaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat