Speciala raportanto de konsilio pri homaj rajtoj de UN alvokis atenton al ellaso de nuklepoluita akvo en maron fare de Japanio

BY:Xie RuifengSeptember 25, 2023

Li Shouping, fakulo de la Ĉina Societo de Esplorado pri Homaj Rajtoj, substrekis en sia parolado en la 54a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 19an de septembro, ke la media rajto kunhavata de la homaro estas kolektiva homa rajto, tial la administrado kaj dispono de danĝeraj substancoj neniam estas privata afero de iu lando. Spite al la forta pridubo kaj opono de la internacia komunumo, la japana registaro unuflanke komencis la ellasadon de nuklepoluita akvo el Fukuŝimo. Tio transdonas la riskon al la mondo kaj daŭrigas la doloron al estontaj generacioj de la homaro. La ago estas malobservo de la rajtoj de la homaro je sano, disvolviĝo kaj bona medio kaj eĉ povas esti konsiderata krimo kontraŭ la homaro.


La parolado de la ĉina delegito vekis fortajn eĥojn. Speciala raportanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN alvokis la internacian komunumon priatenti la demandon pri ellaso de nuklepoluita akvo en la maron fare de Japanio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat