Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Kial la sportkunveno en Hangzhou povas esti subtenata de azia popolo?

BY:Xie RuifengSeptember 25, 2023


Vespere de la 23a de septembro inaŭguriĝis la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj. Tio estas la tria fojo, ke Ĉinio okazigas la Aziajn Ludojn post la Pekinaj Aziaj Ludoj en 1990 kaj tiuj en Kantono en 2010. Ĉirkaŭ 12 500 atletoj el 45 landoj kaj regionoj konkursas en 40 sportoj por 481 oraj medaloj dum 15 tagoj. En la pasintaj jardekoj, profite de la ĝenerala stabileco, la ekonomio de Azio kontinue kaj rapide kreskis kaj nun okupas 40% de la tutmonda ekonomio. La Internacia Mona Fonduso antaŭvidis, ke la ekonomia kontribuo de Azio superos 70% de la tutmonda ekonomia kresko.


Dum la procezo krei tiujn "aziajn miraklojn", la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj estas atestanto, partoprenanto kaj antaŭenpuŝanto. La azia popolo fervoras uzi sporton, komunan lingvon por la homaro, por transdoni la pacon, rezisti al konfrontiĝo inter tendaroj kaj protekti la kvieton de siaj hejmoj. La Hangzhou-aj Aziaj Ludoj portas ĉi tiun simplan deziron de la azia popolo.


Ni konas unu la alian, kiom ajn malproksime ni estas, kaj ni ankoraŭ estas najbaroj je miloj da mejloj for. Kun la firma subteno de la azia popolo, la Aziaj Ludoj faros novajn kontribuojn por antaŭenigi disvolviĝon de la olimpika movado kaj akceli unuecon kaj amikecon inter aziaj popoloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat