Karbominejo kun 5G-a teknologio en Shanxi

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 25, 2023

Fondita en 2003, la karbominejo Xinyuan de la kemia grupo Lu'an troviĝas en Caogou-vilaĝo de la urbo Jinzhong de la provinco Shanxi. Kun areo de 136.77 kvadrataj metroj kaj rezervoj je 713 milionoj da tunoj, la firmao produktas karbon por elektrocentraloj, ŝtalfabrikoj kaj kemiaj fabrikoj. Ĝi estas pionira firmao pri industria apliko de 5G-a tekniko al minado, kaj la minejo estas la unua saĝa 5G-a minejo en Ĉinio.


Ekranego en la kontrolejo montras, kio okazas en la minejo.


Vizitantoj en la kontrolejo babilas realtempe per videoligo kun inĝeniero en alia loko de la minejo.


Laboristo montras simulilon kreitan por trejni laboristojn.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat