Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Ĉina prezidanto ĉeestos malferman ceremonion de 19aj Aziaj Ludoj en Hangzhou

BY:Xie RuifengSeptember 22, 2023

La 21an de septembro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke en la 22a kaj la 23a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj kaj aranĝos bonvenigan bankedon por eksterlandaj gvidantoj ĉeestantaj la malferman ceremonion.


La eksterlandaj gvidantoj estas reĝo Norodom Sihamoni de Kamboĝo, siria prezidento Bashar al-Assad, kuvajta kronprinco Ŝejko Meshal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, nepala ĉefministro Pushpa Kamal Dahal Prachanda, ĉefministro de Orienta Timoro Xanana Gusmao, sudkorea ĉefministro Han Duck-soo kaj prezidanto de malsupra ĉambro de malajzia parlamento Johari bin Abdul.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat