Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Kiaj estas la inteligentaj instalaĵoj en sportista vilaĝo?

BY:Xie RuifengSeptember 20, 2023


La sportista vilaĝo de Hangzhou-a Aziaj Ludoj estis malfermita la 16-an de septembro. Kiel la plej granda nekonkursa ejo de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj, la vilaĝo liveros 24-horan servadon por atletoj, teamaj oficistoj kaj amaskomunikiloj. Kiel ĝi prezentan sian econ "verdan, inteligentan, ŝpareman kaj civilizan" per interesaj instalaĵoj?


Simuli la sonon de tajdo de Qiantang-rivero


Promenante sur la komerca strato de la vilaĝo, oni povas aŭdi sonon de "tajdo". Ĉu en la vilaĝo videblas la tajdo de Qiantang-rivero?


Fakte, la sono venas el la akvejo en la centro de la komerca strato, ondoj leviĝas de tempo al tempo, akompanataj de tiaj sonoj, kvazaŭ miniatura rivero aperigas tajdojn, kiel konata loka vidindaĵo.


Kapablaj robothundoj


La oranĝa roboto povas ludi pli ol 30 muzikaĵon kun malsamaj stiloj, kaj tri amindaj robothundoj dancas, akompanataj de la muziko por bonvenigi la atletojn.


"Ĉiopovaj" robotoj


En la vilaĝo, la robotoj ne nur akompanas homojn ludi kaj distri, sed ankaŭ ludas gravan rolon en ĉiutaga laboro.


Ekzemple, roboto balaas sur la stratoj en la vilaĝo. Ĝi povas moviĝi aŭtomate kaj eviti ĝenojn. Pluraj plataj brosoj funkcias laŭvice, kaj la lokoj, kiujn ĝi preterpasas, povas esti purigitaj.


Ekzistas ankaŭ moskitokapta roboto, ĝi imitas homan spiradon por kolekti karbondioksidon en la aero kaj influi la karbondioksidan densecon en sia korpo al la nivelo de tiu en homa korpo, igante moskitojn mistrafi kaj efike mortigi la moskitojn.


Cifereca 3D-presado el ĉokolado


En la centro de inteligenta sperto, cifereca 3D-presado estas ŝatata. Oni povas elekti ŝatatan ŝablonon aŭ formon, per 3D-preso aperigi ĉokoladajn urbajn limŝtonojn, kaj frandi.


Eĉ glaciaĵkamiono povas veturi mem


La inteligenta buso en la vilaĝo atingis L4-nivelan aŭtomatecon, kio ne postulas la intervenon de homo dum normala veturado.


Ankaŭ glaciaĵkamiono havas L4-aŭtomatecon por provizi glaciaĵon en la vilaĝo. Kiam ĝi haltas, oni povas elekti la guston rekte tra la ekrano, sekve kamiona pordo malfermiĝos kaj oni povas elpreni sian glaciaĵon.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat