Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Antaŭrigardo al teknikoj por Hangzhou-aj Aziaj Ludoj

BY:Xie RuifengSeptember 18, 2023


Proksimiĝas la malfermo de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj. Ĉu vi scias, kie estas aplikata la "verda, inteligenta, ŝparema kaj civilizita" koncepto en la sportkonkurso? Ni kune legu!


"Verda elektro"


Estas entute 87 trejnaj kaj konkursaj ejoj por la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj, el kiuj 65 kaj ĉi-rilataj instalaĵoj atingis centprocentan verdan elektroprovizon. La verda elektro venas de fotovoltaaj kaj ventoenergiaj centraloj en okcidenta regiono de Ĉinio kiel Xinjiang, Qinghai kaj Interna Mongolio, kiuj estas fore de Hangzhou je 2 000 ĝis 3 000 kilometroj.


Ciferecaj Aziaj Ludoj



Per interreto oni povas eniri en la metaverson de la unua grandskala internacia ampleksa sportkunveno de la mondo, vojaĝi tra la bela pejzaĝo de la urbo kaj paroli kun la maskotoj de la sportkonkurso, fariĝi cifereca torĉoportanto kaj atesti la torĉan stafetadon de la sportkonkurso. Oni povas ankaŭ sperti la rolon de atletoj partoprenantaj en la konkurso.


Teknologio helpas ŝpareman funkciadon


En la sporthalo kaj naĝejo de la Hangzhou-a Olimpika Sport-Centro estas 210 saĝaj lumtuboj. Ili povas enkonduki naturan lumon en la ejojn dumtage. La inteligenta lumgvida sistemo povas aŭtomate ĝustigi la optimuman lumbrilecon kaj energikonsumon, kun funkcia daŭro de 25 jaroj. Tio povas ŝpari 100 000 kilovattojn da elektro ĉiujare.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat