Xi kaj Maduro anoncas altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Venezuelo

BY:Xie RuifengSeptember 14, 2023

La 13-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun venezuela prezidento Nicolás Maduro Moros, kiu estas en ŝtata vizito al Ĉinio. La du ŝtatestroj anoncis levi la ĉin-venezuelan rilaton al ĉiuflanka strategia partnereco.



Xi Jinping diris, ke reformado kaj pordmalfermo estas ŝlosilo por Ĉinio, kaj estas grava faro por determini la sorton de la nuntempa Ĉinio. Ĉinio domaĝas la valoran sperton akiritan en ĉi tiu procezo kaj daŭre antaŭenpuŝos reformadon kaj pordmalfermon. Li diris, ke neniu forto povas haltigi la disvolviĝon kaj progreson de Ĉinio, kaj Ĉinio volas kunlabori kun Venezuelo, kaj ambaŭ firme subtenas unu la alian por esplori disvolvajn vojojn, kiuj konvenas al iliaj naciaj kondiĉoj, plifortigante interkomunikon pri spertoj de partia kaj ŝtata regado; Ĉinio subtenas Venezuelon en ĝia starigo de specialaj ekonomiaj zonoj, kaj volas kunhavigi koncernan sperton kun Venezuelo por helpi Venezuelon antaŭenigi nacian konstruadon.


Maduro diris, ke Venezuelo kaj Ĉinio havas profundan amikecon kaj fruktodonan kunlaboron, kaj iliaj rilatoj povas esti rigardataj kiel modelo por sudaj landoj. La venezuela popolo elkore dankas la ĉinajn registaron kaj popolon pro ilia valora subteno kaj helpo, kiam Venezuelo suferis de kontraŭleĝaj unuflankaj sankcioj kaj la multoblaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la novkronvirusa epidemio. Venezuelo volas lerni el la sperto de Ĉinio pri konstruado de specialaj ekonomiaj zonoj kaj profundigi praktikan kunlaboron inter la du landoj en agrikulturo, investo, edukado, turismo kaj aliaj kampoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat