Kiujn ideojn pri lunkuko-fabrikado vi preferas?

BY:Gao ShuyuanSeptember 14, 2023


Populariĝas en Ĉinio kafo kun gusto de alkoholaĵo, kunlabora produkto de kaf-kompanio Ikcoffee kaj la alkoholaĵ-kompanio Moutai. Ĉe la alveno de la Aŭtunmeza Festo, komercistoj el aliaj kampoj partoprenas en la konkurso pri lunkuko-fabrikado. Dabaitu, konata pro ĝia bombono, okazigis sian unuan tutmondan lanĉ-ceremonion de lunkuko. GODIVA ellaboris ĉokoladan kukon. Restoracio Dadong publikigas lunkukon kun farĉo de nigra kaj blanka trufoj. Tiu serio, perŝanĝo de la propocio de nigra kaj blanka parto, prezentas al ni la formo-ŝanĝon de luno dum unu monato.

La hotelo Éclat


Hodiaǔ ni kune vizitu hotelon, kiu fabrikas ankaŭlunkuko. La hotelo Éclat en Chaoyang-distrikto de Pekino havas pli ol 400 artkolektaĵojn kaj estas konata pro sia unika ĉambrodesegno. Ĉi-foje ni kune trovu, kiel ili aldonas al ĝia lunkuko konservan valoron. 


Dany Lützel, ĝenerala administranto de la hotelo(meze)


Laǔ Dany Lützel, ĝenerala administranto de la hotelo, estas malfacile venki per gusto en la ĉina lunkuka merkato kie jam estas sufiĉe diversaj gustoj. Ili do kunlaboras kun junaj artistoj kaj per tio aldonas al siaj produktoj artaĵan kaj kolektaĵan valorojn. Populariĝas en Ĉinio la dopaminmultigaj koloroj (oni kredas, ke ĝi havus funkcion estigi ĝojon). Do Eirdis Heiður Chen Ragnarsdóttir, ĉin-islanda artistino konata pro kreivo en la uzado de koloroj, estas elektita kiel la kunlaboranto.


Eirdis Heiður Chen Ragnarsdóttir


La inspiro de la kovrilo de la nova lunkuk-skatolo venas de la tradicia ĉina legendo pri Jada Kuniklo (kiu estas invitita al la paradizo pro ĝia helpo al iu maljunulo, kiu fakte estas la Jada Imperiestro -- la plej alta dio de taǔismo). En la pentraĵo kaŝas la sento de la artisto pri loĝado en la hotelo. Laǔ Eirdis, festo estas tradicie kune festata de la tuta familio, do la pentraĵo estas kreita por homoj en ĉiu generacio. Tiuj brilaj koloroj estas speciale elektitaj por krei varman kaj esperoplenan etoson. Kaj la kuniklo, ĉefrolo en la pentraĵo, estas la plej agrabla bildo, kiun ŝi iam kreis. 


Kune kun lunkukoj estas donacataj al konsumantoj aliaj pentraĵoj de la artisto. Tiuj pentraĵoj estas speciale subskribitaj kaj numeritaj. La artisto okazigis ekspoziciojn en multaj landoj kaj havas longdaŭran kunlaboron kun multaj markoj kiel Gucci, Arche kaj Burton. Tial la potencialo de la artistino plie valorigas sian pentraĵo. 


Krom la tradiciaj pekin-stila kaj kanton-stila lunkukoj, en la skatolo estas ankaŭ lunkukoj kun farĉoj de fruktoj, ekzemple frambo, verda vinbero, mango, citrono, pampelmuso, liĉio ktp.


Kiajn kreivojn plej altiras vin, ĉu en gusto, aspekto aǔ pakaĵoj? La ideon de kiu kompanio vi preferas? Bonvolu doni al ni vian komento sube.


Verkis: Gao Shuyuan







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat