Sunenergio aldonas brilon al la disvolviĝo de la provinco Shanxi

BY:Rafael Henrique ZerbettoSeptember 13, 2023

Fondita en 2013, Jinneng-a Pur-energia Kompanio Teknologia Limigita (Jinergy), subfirmao de Jinneng-a Holdinga Grupo, celas fariĝi la monde unua produktisto de sunpaneloj kaj la monde ĉefa liveranto de pura energio. Per daŭra teknologia novigo kaj simpligo de produktado, Jinergy fariĝis konkurenciva kaj nun havas klientojn en la tuta mondo, eksportante teknologion pri fabrikado de sunpanejoj kaj kontribuante por helpi la mondon atingi karbonan neŭtralecon. La fabriko de sunpaneloj de Jinneng-a kompanio en la urbo Taiyuan de Shanxi-provinco, Ĉinio, havas altgradan aŭtomatecon kaj konformas al la normoj de industrio 4.0. Maŝinoj faras plejparton de la laboro, dum homoj ĉefe monitoras la procezon kaj kontrolas la kvaliton de la fina produkto.


Maŝinoj fabrikas sunpanelojn en la fabriko de Jinneng-a kompanio.


Laboristo inspektas per kamerao surfacon de sunpanelo por kontroli ĝian kvaliton.


Laboristo poluras surfacon de novfabrikita sunpanelo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat