Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al reĝo Mohammed VI de Maroko pro forta tertremo

BY:Xie RuifengSeptember 11, 2023

La 9-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al reĝo Mohammed VI de Maroko pro forta tertremo en Maroko.


Xi Jinping diris, ke forta tertremo okazis en Maroko, kaŭzante grandan kaj seriozan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon. Li, nome de la registaro kaj la popolo de Ĉinio, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj kondolencon al iliaj familianoj kaj la popolanoj en la trafitaj regionoj. Li kredas, ke sub la gvidado de la reĝo Mohammed VI, la marokaj registaro kaj popolo povos venki la influon de la katastrofo kaj rekonstrui siajn hejmojn kiel eble plej baldaŭ.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat