Hangzhou-aj Aziaj Ludoj丨Volontuloj de vilaĝo por sportistoj de Hangzhou-aj Aziaj Ludoj ricevis donac-sakojn

BY:Gao ShuyuanSeptember 11, 2023

Kiel unu el la plej granda nekonkurseja loko, la vilaĝo por sportistoj de la Hangzhou-aj Aziaj Ludoj havas pezan taskon de akcepto kaj servo, kaj grandnombro da volontuloj estas bezonataj. Tie, pli ol 1 300 studentoj el la Hangzhou-a Universitato de Fremdlingvoj respondecas kiel volontuloj. Por doni prizorgon kaj kuraĝigon, la universitato pretigis sakojn por donaci al ili.



Ene de la sako, estas bela kajero sur kiu volontuloj povas enskribi siajn rakontojn dum la servado. Pakaĵ-karto estas liverata por helpi ilin facile trovi siajn pakaĵojn, kaj harligilo por helpi junulinojn havigi al si en belan aspekton. Dingsheng-kukoj, unu en ruĝo kaj la alia en flavo, simbolas energion kaj kuraĝon de la volontuloj.


Krome, estas skatolo kun sakoj da pulvorita teo kun diversaj gustoj por helpi volontulojn sin revigligi. Oni povas facile pretigi trinkaĵon por si mem.


Redaktoro: Gao Shuyuan







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat