BAK Giwan: Ĉu Esperanto estas facila por koreoj?

BY:BAK GiwanSeptember 11, 2023

En la Korea Respubliko ĉiuj gvidantoj de Esperanto-kurso diras ĉe la komenco de la kurso, ke Esperanto estas tre facila. Kaj vere ĝi estas tre facila por ni koreoj kompare kun aliaj fremdaj lingvoj. Tia fenomeno povas esti preskaŭ sama por ĉiuj nacioj en la mondo. Sed estas ankaŭ vero, ke Esperanto havas malfacilajn punktojn por ni koreoj. Kiel lingvisto, mi povas diri, ke ĉiuj lingvoj en la mondo havas du tute malajn vizaĝojn, unu vizaĝon tre facilan, kaj la alian tre malfacilan. Ĉiuj lingvoj estas tute facilaj por denaskaj parolantoj, kaj samtempe ili estas tute malfacilaj por aliaj.


Se lingvo estas tia, kia do estas la situacio de Esperanto? Preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ne denaskaj parolantoj de la lingvo. Ĉu do Esperanto estas malfacila lingvo por ĉiuj? Jes, ĝi estas malfacila lingvo por ĉiuj. Sed ĝi estas malfacila nur kompare kun la gepatra lingvo. Se ni komparas ĝin kun aliaj fremdaj lingvoj, ĝi estas multe pli facila.

La aserto, ke Esperanto estas facila lingvo, estas vero en tiu senco. Jen mi parolos, je kiuj punktoj Esperanto estas facila aŭ malfacila por koreoj. Mi parolos ĉefe en kvar partoj, nome fonologio, morfologio, sintakso kaj semantiko.


1. Fonologie


Fonologie Esperanto estas relative facila por koreoj. Precipe la 5 vokaloj estas tute facile prononceblaj. Sed ankaŭ ekzistas konsonantoj, kiuj estas tre malfacilaj por koreoj.


(1) Nombro de vokaloj


Kvin simplaj vokaloj de Esperanto estas tute facile prononceblaj, kaj la nombro 5 estas tre bona por lingvo, kiu volas esti internacia helplingvo. Korea lingvo havas 10 simplajn kaj 12 duoblajn vokalojn, kaj tial koreoj povas tre facile prononci la 5 vokalojn de Esperanto.


(2) Sinsekvaj konsonantoj


Korea lingvo ne konas la ĉenon de sinsekvaj konsonantoj en unu silabo. La baza silabostrukturo de la korea estas KVK. Kaj tie "V" (vokalo) ĉiam devas esti unu, kaj "K" (konsonanto) devas esti de nulo ĝis unu. Sed en skribado oni povas meti du konsonantajn literojn ĉe la dua "K" (ĉe la silabolasta segmento). Kaj ĉe ties prononco tamen unu konsonanto estas aŭ muta aŭ transiranta al la posta silabo. Ekzemple koreoj ne povas facile prononci la 3-silaban vorton "stomako". Ili metas po unu vokalon post ĉiu konsonanto, kaj faras ĝin 4-silaba. Tial la vorto prononciĝas simile al "sɨtomako". (Koreoj kutime metas la vokalon /ɨ/ tiuokaze.) Sed bonaj parolantoj de Esperanto ne misfaras tiamaniere.


En la skribado tamen oni devas sekvi la regulon de la korea ortografio, kaj do devas enmeti la vokalan literon en tiu okazo. Tia fenomeno ĉiam okazas inter du konsonantoj, ekzemple la vorto "Esperanto" prononciĝas simile al "esɨperanto" kaj "ekzameno" al "ekɨzameno". Sed eĉ en tiu okazo oni ne metas la vokalon /ɨ/ post la konsonantoj /l/, /m/ kaj /n/. (Ekzemploj : elpreni [el-pɨ-re-ni], dommastrino [dom-masɨ-tɨ-ri-no], kunkrii [kun-kɨ-ri-i])


(3) Malfacilaj fonemoj


Koreoj malfacile prononcas la fonemojn /c f ĥ ĵ v z/. La fonemoj ne troviĝas en la korea. Ili emas prononci /f/ kiel /p/, /v/ kiel /b/ kaj /ĵ/ kaj /z/ kiel /ĝ/. Kaj ili prononcas /c/[ts] kiel [tʃh], ĉar la fonemo /c/ ne ekzistas en la korea, kaj la plej simila fonemo al ĝi estas /tʃh/ en la korea. Kaj la fonemo /ĥ/ estas malfacila ne nur al koreoj sed ankaŭ al multaj esperantistoj en la mondo.


(4) Duonvokaloj kaj silabolimo


Iuj esperantologoj diras, ke la fonemo /j/ de Esperanto estas simpla konsonanto, kaj tial la kunaĵo "jo" ne estas diftongo. Sekve ili diras, ke la silabolimo de la vorto "panjo" kuŝas inter "n" kaj "j", t.e. "pan-jo". Sed koreoj rigardas la kunaĵon "jo" kiel diftongon, kaj ni metas la silabolimon inter "a" kaj "n", t.e. "pa-njo". Tio signifas, ke koreoj rigardas la esperantan fonemon /j/ kiel duonvokalo. Mi pensas, ke la rigardo de koreoj estas pli bona kaj logika ol la aserto de iuj esperantologoj. Se la fonemo /j/ estas nur simpla konsonanto, la kunaĵo "aj", "ej" kaj "oj" ne devas esti diftongoj. Sed en PIV ili estas rigardataj kiel diftongoj, same kiel "aŭ" kaj "eŭ".


Kaj iuj opinias, ke la kunaĵo "dz" kaj "nj" estas apartaj memstaraj fonemoj. Sed koreaj esperantistoj ne povas kompreni ilian opinion. Sur kio bazas tia opinio? Laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto, la kunaĵoj havas respektive 2 fonemojn, ĉar ĉiu litero reprezentas unu sonon kaj unu sono skribiĝas per unu litero. Kaj tial la silabolimo de la vorto "edzo" kuŝas inter "d" kaj "z", t.e. "ed-zo".


2. Morfologie


Morfologio estas la plej grava parto de korealingva gramatiko, ĉar la korea estas aglutina lingvo, kiu transdonas lingvajn informojn ĉefe per morfologiaj rimedoj. Ĉe tiu punkto la situacio de Esperanto estas simila kiel en la korea.


(1) Aglutineco


Oni diras, ke aglutineco de Esperanto estas la vera geniaĵo de Zamenhof. Ankaŭ mi pensas tiel. Vere la aglutineco ĉe morfologio estas multe pli facila kaj sistema gramatika metodo ol kunfandeco. Ĝuste danke al tiu trajto de Esperanto koreoj povas facile aliri al ĝi.


(2) Afiksoj


Afiksoj estas vere granda donaco de Zamenhof speciale por koreaj Esperanto-lernantoj. Danke al ili koreoj tre facile konkeras la vortoprovizon de Esperanto. Se Esperanto ne havus tiel produktivan afiksosistemon, koreoj devus konfesi, ke ankaŭ Esperanto estas unu el la malfacilaj fremdlingvoj. Kiel korea esperantisto, mi elkore dankas doktoron Zamenhof, kiu inventis tiel produktivajn afiksojn.


Iam mi legis, ke iuj eŭropaj esperantistoj tute malkontentas pri la ekzisto de la prefikso"mal-". Kia mirindaĵo kaj kia absurdaĵo! Kial ili pensas, ke ĝi estas maloportuna? Danke al la prefikso "mal-" koreaj esperantistoj povas preskaŭ duonigi la nombron de la memorendaj vortoj de Esperanto.


Unu bedaŭrinda afero estas, ke lastatempe pli kaj pli multiĝas neologismoj en Esperanto, kiujn ni povas anstataŭigi per la prefikso "mal-". Ekzemple iuj ekuzas la vorton "olda" anstataŭ "maljuna" kaj "ĉipa" anstataŭ "malmultekosta". Mi esperas, ke eŭropaj esperantistoj havu la afablecon kompreni la malfacilon de koreaj kaj ne-eŭropaj esperantistoj. Tiaj neologismoj vere malfaciligas Esperanton al multaj homoj en la mondo. Sed tre ĝojiga afero estas, ke lastatempe la grupo "la bona lingvo" multe laboras por moderigi kaj pli-esperantecigi la neologismojn sub la gvido de d-ro Renato Corsetti.


Ne nur pri la prefikso "mal-", sed ankaŭ pri ĝenerala vortofarado mi povas diri la samon. Kial ni ne povas akcepti la vortojn "antaŭfikso" kaj "malantaŭfikso" anstataŭ "prefikso" kaj "sufikso", kaj la vortojn "ovorto, avorto, evorto, ivorto" anstataŭ "substantivo, adjektivo, adverbo, verbo"?


(3) Difino de vorto


En korea lingvo ovorto (substantivo) ne havas finaĵon. Ĝi estas memstara radiko-vorto. Ĝi ne bezonas aldonan finaĵon por esti vorto. Sed en Esperanto ĉiu radiko devas preni parolelementan finaĵon por esti vorto. Tio estas granda diferenco inter la du lingvoj. Sed ankaŭ en la korea ekzistas radikoj, kiuj nepre devas preni finaĵon por esti vortoj, same kiel en Esperanto. Ili estas verboj kaj adjektivoj. Sed iliaj finaĵoj ne estas parolelementaj finaĵoj sed konjugaciaj finaĵoj.


En korea lingvo parolelemento decidiĝas jam ĉe la stato de radiko. Ni povas bone scii, al kiu parolelemento atribuiĝas ĉiu radiko. Sed en Esperanto ni ne povas scii, al kiu parolelemento atribuiĝos la radiko, se ĝi ne prenas la parolelementan finaĵon. Ekzemple la radiko "ir-" donas al ni neniom da informo pri parolelemento. Nur post kiam ĝi prenas la finaĵon "-i", ni povas diri, ke ĝi estas verbo. Sed se ĝi prenas la finaĵon "-o", ni devas diri, ke ĝi estas substantivo.


Tio estas duone facila kaj duone malfacila fenomeno por koreaj esperantistoj. En korea lingvo "ir-" estas verbo, kaj "iro" estas ne substantivo, sed "substantiva formo" de verbo. Kaj tial ĉe la Esperanta vorto "konstruo" koreaj esperantistoj povas imagi nur "konstruadon", sed ne "konstruaĵon". Kaj ĉe la vorto "belo", ili ne povas elpensi la konceptojn "belulo" kaj "belaĵo". Ili povas elpensi nur "belecon".


Mi pensas, ke ne nur koreoj sed ankaŭ ĉiuj homoj de Esperantujo devas bone kompreni tion. Ekzemple kiel ni povas kompreni la esprimon "Li patris 10 infanojn"? Ĉu ĝi signifas "Li estis patro de 10 infaonoj"? Aŭ ĉu ĝi signifas "Li servis aŭ laboris kiel patro por 10 infanoj"? Koreoj emas preni la unuan interpreton. Mi ne scias, kiun emas preni eŭropaj esperantistoj. Tio povas montri la diferencon de vivkoncepto.


(4) Verbigo de adjektivoj


En korea lingvo verboj kaj adjektivoj ambaŭ povas rekte uziĝi kiel predikato. Kaj tial la esprimoj "La floro belas" aŭ "La knabo bonas" estas bone komprenataj kaj tute kutimaj al koreaj esperantistoj. Kaj tiu verba uzo de adjektivecaj radikoj estas tre oportuna afero por koreoj. Sed reale multaj koreoj ne parolas tiel en Esperanto, ĉar ili jam alkutimiĝis al la gramatiko de angla lingvo, kiu ne permesas tian uzon de adjektivoj.


(5) Numeralo


Ankaŭ numeralo de Esperanto estas tre oportuna por koreoj. Korea numeralo havas dekuman sistemon, same kiel en Esperanto. Kaj ankaŭ la fakto, ke en Esperanto oni ne diras "unu dek" aŭ "unu cent", sed simple "dek" kaj "cent", tio estas tre oportuna afero por koreoj, ĉar ankaŭ en la korea oni diras tiel same.


Sed tre malfacila afero por koreaj esperantistoj estas tio, ke en Esperanto oni metas 3 ciferojn inter komoj, kaj speciala nomo estas donita al ĉiu komo, t.e. mil, miliono ktp. En la korea oni metas 4 ciferojn inter komoj, kaj aparta nomo estas donita al ĉiu komo por faciligi kalkuladon, t.e. dekmil (koree "man"), centmiliono (koree "eok") ktp.


Tio signifas, ke koreoj ripetas la numeralan esprimon post ĉiu 9 999, dum eŭropaj esperantistoj ripetas ĝin post ĉiu 999. Tio ankaŭ diras, ke la plej granda unuopa tutaĵo de korea nombro estas 10 000, dum tiu de la eŭropa estas 1 000.


(6) Akordigo de nombro kaj kazo


Oni diras, ke la nombro-akordigo de Esperanto inter substantivo kaj adjektivo estas tre bona trajto. Sed mi ne pensas tiel. En la korea oni ne faras tiel. Kvankam korea lingvo ne konas nombroakordigon inter substantivo kaj adjektivo, ni bone komprenas unu la alian tute senmalfacile. En Esperanto ni diras "belaj floroj", sed en la korea ni diras "bela floroj" aŭ "plurala bela floro". Kiu el ili estas pli logika?


Multaj koreaj esperantistoj diras, ke la esprimo de Esperanto estas pli logika. Sed ĉu vere? Kio estas la bazo de tiu opinio? Ĉu oni diras, ke tio estas oportuna por trovi rilatajn substantivojn kaj adjektivojn? Se estas tiel, kial oni ne adoptas la saman leĝon por la rilato inter substantivo kaj adverbo aŭ inter substantivo kaj verbo? Kial oni ne diras "Multaj birdoj kantas-j bele-j"? La afero de nombroakordigo do ne estas afero de logiko, mi pensas. Ĝi estas nur regulo de Zamenhof. Mi dubas, ĉu ĝi vere faciligas Esperanton al multaj homoj en la mondo. Almenaŭ por koreoj ĝi ne estas tiel facila afero.


Tute sama afero okazas ankaŭ ĉe akuzativo. Koreoj diras "Mi havas bela florojn" aŭ "Mi havas plurala bela floron". Ankaŭ ĉi tie, ĉu oni diras, ke la esprimo "Mi havas belajn florojn" estas pli logika ol la aliaj du esprimoj? Ne. Neniu povas diri tiel.


Konklude mi opinias, ke la akordigo de nombro kaj kazo inter substantivo kaj adjektivo estas superflua gramatiko de Zamenhof (almenaŭ por koreoj).


3. Sintakse


Korea lingvo kaj Esperanto havas grandan diferencon je sintakso. Sintakso ne estas tiel grava en la korea gramatiko ol en la Esperanta. La plej granda diferenco inter ambaŭ sintaksoj estas la vortordo de la frazo. Oni diras, ke la vortordo de Esperanto estas libera. Sed tio estas nur teorio. Reale oni havas certan fiksitan ordon en la frazo. Se ni vidas kompleksajn frazojn, la diferenco de vortordoj estas des pli granda.


(1) Vortordo


Koreoj metas predikaton plej malantaŭe en la frazo, dum en Esperanto ĝi metiĝas tuj post la subjekto. Kaj koreoj tre ofte ne diras la subjekton mem. Ili subkomprenas ĝin. Laŭ mia opinio, tiu trajto de la korea devenas de la fakto, ke ĝi estas esence "lingvo por interparolo", ne por priskribo. Diversaj trajtoj de la korea devenas de tiu fakto, ekzemple la respondmaniero al demando (uzo de "jes" kaj "ne"), respektaj esprimoj, graveco de supersegmentaj fonemoj, ktp.


(2) Fluo de penso


Multaj lingvistoj diras, ke lingvo regas la penson de la parolanto, kaj ankaŭ inverse. Kaj ĉiuj homoj ja scias, ke la plej grava kaj esenca elemento en la frazo estas predikato. Ni, koreoj do metas la plej gravan elementon de la frazo ĉe la plej fina loko en la frazo. La distanco inter subjekto kaj predikato estas tre longa. Inter ilin koreoj povas enmeti diversajn frazelementojn. Eĉ povas okazi, ke la parolanto ne povas bone akordigi la subjekton kaj la predikaton pro la troa multeco de intermetitaj frazelementoj. Mi persone opinias, ke koreoj devas klopodi paroli kiel eble pli mallonge, ĉar se ne, ili eble forgesus, kiun predikaton ili devas uzi ĉe la fino de la frazo.


Ĝuste pro tio se koreoj renkontas longan Esperanto-frazon kun subjunkcioj, ili sentas grandan malfacilon por kapti la sencon de la frazo. Ili emas traduki ĝin per unu korea frazo, kaj ankaŭ pensi unufraze. Tio estas tre malbona sinteno de koreaj esperantistoj. Ili devas distranĉi longan Esperanto-frazon en plurajn koreajn frazojn.


Mi spertis en libroj, ke la frazoj de Zamenhof estas relative tre longaj kun diversaj subjunkcioj. Sed por mi ili estas sufiĉe klarsencaj kaj belsonaj, ĉar mi jam alkutimiĝis al la pensmaniero de la homoj, kiuj parolas tiamaniere. Sed multaj koreaj komencantoj de Esperanto plendas pri la komplikeco de liaj frazoj. Tio pruvas, ke la pensfluo de koreoj estas tute malsama ol tiu de eŭropanoj.


Laŭ mia opinio, koreoj unue pensas pri objekto de la parolo, nome alparolato aŭ priparolataĵo, kaj due oni pensas pri diversaj akcesoraĵoj, nome tempo, loko, emocio, maniero ktp. Laste ili pensas pri predikato, pri sia ago. El tio ni povas paroli multe, sed jen mi diru nur unu aferon, ke ni, koreoj pli alte taksas aliajn homojn aŭ objektojn ol sin mem. La plej grava faktoro en korea lingvo, do en la penso de koreoj, estas ne la parolanto (ne si mem), sed la alparolato aŭ priparolataĵo, kaj de tio devenas la gramatikaĵoj de respekta parolmaniero kaj respondmaniero.


(3) Kazoj (Akuzativo)


En Esperanto oni esprimas kazojn per morfologia rimedo, kaj ĝi konas nur du kazojn ĉe ordinaraj substantivoj. Por esprimi akuzativon oni aldonas la akuzativan finaĵon "-n" ĉe substantivo (kaj ankaŭ ĉe adjektivo). Tio estas tre facila afero por koreoj, ĉar ankaŭ en la korea oni faras tiel same, aldonante akuzativan "postpozicion" ĉe substantivo (sed ne ĉe adjektivo).


Unu diferenco estas tio, ke en Esperanto la nominativa finaĵo estas nulo, dum en la korea ĝi fonologie kaj morfologie ekzistas. Multaj lingvoj en la mondo esprimas kazojn sintakse per vortordo, sed ne per morfologie. Sed Esperanto kaj la korea estas sama je tiu punkto. Ĝi fakte donas grandan helpon al koreaj Esperantaj lernantoj. Ankaŭ en la korea la akuzativa postpozicio esprimas ne nur la objekton de la predikato, sed ankaŭ diversajn mezurojn kaj direkton.


(4) Ĉefpropozicio kaj subpropozicio


En Esperanto, kaj ankaŭ en multaj hindeŭropaj lingvoj, ĉefpropozicio venas antaŭ subpropozicio. Sed en la korea tute inverse. Koreoj diras la subpropozicion pli frue. Kaj jen ni povas denove vidi, ke en la korea pli grava estas la cirkonstanco de la interparola sceno ol la intenco de la parolanto.


(5) Adverba predikativo


Laŭ mi unu okulfrapa trajto de Esperanto estas la ekzisto de adverba predikativo. Kiam subjekto estas infinitivo aŭ propozicio, la predikativo estas adverbo. Tio estas malfacila gramatiko por koreaj esperantistoj, kiuj jam multe alkutimiĝis al la angla gramatiko.


Mi persone estas kontraŭstara pri tiu gramatikaĵo de Esperanto. Mi ne scias, kial Zamenhof faris tiel. Li mem ne estis tiel ortodoksa je tiu gramatiko, ĉar ankaŭ li diris ekzemple: "La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tio; ni trovis necesa doni la sekvantan klarigon; mi trovas bona konigi la miraklojn...; ŝi opiniis nekonvena respondi pri tio."Li uzis adjektivon por infinitiva objektopredikativo.


4. Semantike


Semantiko estas unu el la lingvistikaj kampoj, kiuj ankoraŭ donas al ni grandan eblecon de plua studo. Kaj tial estas tre malfacile bone studi la diferencon kaj similecon inter la semantikoj de Esperanto kaj la korea. Sed ĉi tie mi ŝatus mencii kelkajn aferojn rilatajn al la pensmaniero de homoj.


(1) Bazo de koncepto


Koreaj esperantistoj havas grandan malfacilon ĉe la vortoj "fermi" kaj "malfermi". Ili tre ofte konfuziĝas inter ambaŭ vortoj, tute malaj. Koreoj pensas, ke la koncepto de "malfermo" estas pli baza. Kaj tial por ili estus tre bone, se la Esperanta vorto "fermi" havus la signifon de "malfermi", kaj el tiuvorto deriviĝus la koncepto de "fermi" en la formo "malfermi".


Jen mi listigas kelkajn vortojn, kiujn koreoj emas miskompreni kaj misuzi pro la malsameco de baza koncepto.


Esperanto       Korea koncepto

drinki (ntr)       drinki (tr) (Li drinkis vinon.)

droni                dronigi (Li dronis la keston en la akvon.)

ekzerci             ekzerciĝi (Li diligente ekzercas.)

fali                   faligi (Li falis la muron.)

flugi                 flugi al (La birdo flugis al la ĉielo.)

                        esti fluganta en (La birdo flugas en la ĉielo.)

konfuzi            konfuziĝi (Li konfuzas ĉiam inter la du literoj.)

manpremi       manpreni (Ili manprenis unu la alian.)

necesi              bezoni (Mi necesas multan monon.)

pendi              pendigi (Mi pendis ĉapon sur la muron.)

                       esti pendanta (La ĉapo pendas ĉe la muro.)

sidi                  sidiĝi (Li sidis sur la seĝon.)

esti                 sidanta (Li sidas en la ĉambro.)

stari                stariĝi (Li staris subite.)

esti                 staranta (Li staras sur la podio.)

turni               turniĝi (La tero turnas ĉirkaŭ la suno.)


(2) Uzo de prepozicioj


Korea lingvo ne havas prepoziciojn, sed t.n. postpoziciojn. Kaj tial la uzo de prepozicioj estas esence malfacila por koreoj. Sed la signifoj kaj funkcioj de Esperantaj prepozicioj kaj koreaj postpozicioj estas similaj. Tial koreoj emas uzi la prepoziciojn de Esperanto laŭ iliaj antaŭjuĝoj akiritaj tra la koreaj postpozicioj.


Jen mi listigas Esperantajn esprimojn, kiujn koreoj ne facile komprenas kaj ofte misuzas. Kaj kune kun ili mi listigas ankaŭ la esprimojn ofte uzatajn de koreoj anstataŭe.


Esperantaj esprimoj      Koreoj emas paroli

-peti ion de iu                   -peti ion al iu

-rabi ion al iu                    -rabi ion de iu

-helpi al iu                        -helpi iun

-pensi pri io                      -pensi ion

-demandi iun                    -demandi al iu

-danki iun                         -danki al iu

-saluti iun                         -saluti al iu

-reveni al (de ĉi tie)         -reiri al (de ĉi tie)


Verkis d-ro BAK Giwan (korea profesoro ĉe E-Fako de Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio)

Redaktoro: Sheng Min







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat