Entuziasmuloj pri tradiciaj ĉinaj vestaĵoj estas facile troveblaj en la antikva urbo Luoyi en Luoyang de la provinco Henan, centra Ĉinio. Ili venas por sperti la lokan kulturon. La antikva urbo Luoyi fariĝis populara turismejo, kiu allogas multajn vizitantojn ĉiutage. Kun pluraj interagaj aktivaĵoj kaj vigla etoso, la urbo provizas al vizitantoj senegalan oportunon por ke turistoj plene spertu tradiciajn vestaĵojn kaj lokan kulturon.
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Global Times
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat