Kial iuj okcidentaj landoj trankviliĝis pri ellaso de nuklepoluita akvo de Japanio?

BY:Xie RuifengAugust 31, 2023

Pasis pli ol unu semajno post la ellaso de la nuklepoluita akvo en la maron el Fukushima. Ne ĉesis oponoj el Filipinoj, Indonezio, Sud-Afriko, Peruo, Ĉinio, Sud-Koreio kaj la internacia komunumo, sed iuj okcidentaj landoj montris neglektemon.


Post kiam la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) publikigis raporton, la usona ŝtata departemento esprimis bonvenon per deklaro kaj okcidentaj politikistoj estis silentaj pri la ellaso de Japanio. Okcidentaj amaskomunikiloj multe raportis pri asertoj de Japanio kaj IAEA, sed malmulte raportis la oponon el aliaj landoj. Iuj el ili, kiel BBC, en sia artikolo preskaŭ tute citis vortojn de Japanio kaj IAEA. En ĝia videa raporto, raportisto eĉ prezentis "fiŝmanĝon" kaj diris, ke estas tre sekuraj por homa sano la fiŝoj kaptitaj el akvoj proksimaj al Fukushima. Iuj amaskomunikiloj, kvankam "objektive" citis voĉojn el diversaj flankoj, tamen evitis ŝlosilajn demandojn, inkluzive de damaĝoj de la ellasita nuklepoluita akvo al la medio, sendependeco kaj reprezenteco de la specimenoj akiritaj de IAEA, falsfabrikita historio de la Tokia Elektroenergia Kompanio, ktp.


Kial tiuj okcidentaj landoj estas tiom trankvilaj pri la ellaso de nuklepoluita akvo? Tio rilatas al ilia "malhela historio" kaj privata strategia celo. Ekzemple, Usono iam faris 67 nukleajn eksperimentojn en la insularo Marshall en la 40aj kaj 50aj jaroj de la pasinta jarcento. Usono eĉ rekte ĵetis 130 tunojn da nuklepoluita grundo de la nuklea eksperimentejo en Nevado en la insularon. Estas facile kompreni, kial Usono faris nenion por haltigi Japanion ellasi la nuklepoluitan akvon en la maron, ĉar ĝi mem estas unu el la kreintoj de mara nuklepoluado.


Cetere, Usono uzis nuklean sekurecon por interŝanĝo de interesoj. Post la nuklea akcidento en Fukushima, Japanio kaj Usono atingis kunlaboran interkonsenton pri kuna traktado de nuklea akcidento kaj postkatastrofa rekonstruado. Ambaŭ rigardas la nuklean akcidenton kiel "oportunon" por solidigi la aliancan rilaton. Ili neniel zorgas pri pago de aliaj landoj por tiu plano. Tia ago estas sekvata de la partneroj de Usono.


Pacifiko estas la komuna hejmo de la homaro, ne nuklea rubujo. La japana registaro devas aŭskulti justan voĉon de ĉiuj partioj, tuj ĉesi ellasi nuklepoluitan akvon. Tiuj silentaj okcidentaj landoj ne devas agi kiel komplicoj de tiu plano.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat