Nuklepoluita akvo ellasita en maron minacas oceanan medion kaj homan sanon

BY:Xie RuifengAugust 31, 2023

Lastatempe la japana registaro trude komencis ellasi la nuklepoluitan akvon de Fukushima en maron, tio vekis fortan proteston kaj kontraŭstaron ĉe la internacia komunumo. Shaun Burnie, veterana fakulo de la japana oficejo de la internacia organizo Greenpeace, diris, ke tio sufiĉas por pruvi, ke Japanio ne antaŭvice konsideris la medion kaj homajn rajtojn, kaj ke por siaj atomcentralaj interesoj Japanio elektis polui la marojn anstataŭ trakti la malpuran akvon per pli mediamika maniero.



Historie, Japanio iam suferis de atombomba atako, kaj sekve japana artisto kreis la aliformitan monstran figuron "Godzilla", sugestante, ke la homoj estu viglatentaj pri nuklea katastrofo. Sed nun Japanio verŝas tian akvon en oceanon, minacante la oceanan medion kaj homan sanon. Tiu faro de Japanio komplete malkaŝas la esencon, ke la registaro de Japanio, por siaj interesoj, ignoras tiujn de la internacia komunumo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat