Burunda prezidento: Ĉinio kaj Afriko estas amikoj, ili kunlaboras kaj serĉas komunajn interesojn

BY:Xie RuifengAugust 28, 2023


Burundo havas la bonan nomon "koro de Afriko". Ĝi estas lando plena de disvolva entuziasmo; ĝi ankaŭ estas lando, kiu aktive enkondukis ĉinan hibridan rizteknologion kaj starigis modelan vilaĝon de mildigo de malriĉeco per hibrida rizteknologio; ĝi ankaŭ estas lando, kies prezidento gvide faris terkulturadon. Antaŭ kelkaj tagoj, burunda prezidento Evariste Ndayishimiye vizitis Ĉinion por persone provkonduki agrikulturan traktoron kaj inspekti ĉinan agrikulturan teknologion. Li diris, ke li volas trovi la sekreton de disvolviĝo, lerni ĉinajn trajtojn kaj krei politikojn kun siaj propraj naciaj trajtoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat