Japanio verŝos 270 milionojn da tunoj da nuklepoluita akvo en maron en venontaj 60 jaroj

BY:Wang YunyueAugust 24, 2023

Malgraŭ la opozicioj de ĉiuj partioj, la 24-an de aŭgusto, la japana registaro oficiale komencos verŝi la nuklepoluitan akvon el Fukuŝimo en la maron.


La Federacio de Mediprotektaj Movadoj de Daejeon estas unu el la plej grandaj mediprotektaj organizoj en la Korea Respubliko. Ĝi estis establita en 1993 kaj kunigas 54 lokajn organizojn de la lando. En majo la federacio faris publikan opinienketon al 1 000 homoj aĝaj je pli ol 18 jaroj. La rezulto montras, ke 85.4% de la enketitoj oponas la enmarigon de la nuklepoluita akvo; 79% diris, ke la anonco de la japana registaro pri sekureco de tia akvo ne estas kredinda, kaj 72% diris, ke ili malmultigos konsumadon de akvaj produktoj post komenco de la enmarigo.


En la lastaj tagoj, fiŝkaptistoj tra la tuta lando multfoje okazigis grandskalajn manifestaciojn por esprimi sian fortan kontraŭstaron al la ago de Japanio. Koreaj amaskomunikiloj raportis, ke post kiam Japanio komencos fari tion, la fiŝkapta industrio de la Korea Respubliko estos rekte damaĝita, iuj homoj jam komencis konservi salon, kaj samtempe disvastiĝas la kampanjo "ne manĝi fiŝon".


"Ĉu nuklepoluita akvo estas vere sekureca? Mi ne kredas!"


Kiel ĝenerala sekretario de la federacio, Lee Kyung-ho ne nur aktive partoprenis en tutlanda komuna agado kontraŭ la enmariga ago, sed ankaŭ multfoje lanĉis lokajn komunajn kampanjojn en Daejeon. Kvankam la japana registaro plurfoje deklaris, ke nuklepoluita akvo post "traktado" estas sekura, tamen la pruvoj donitaj de ĝi ne povas konvinki Lee Kyung-ho, kio estas unu el la gravaj kialoj, kial li persisteme oponas la enmarigon.


"ALPS estas la mallongigo de Altnivela Likvaĵa Proceza Sistemo (angle: Advanced Liquid Processing System), ellaborita de japana kompanio Toshiba por 'trakti' tian akvon. Kvankam ĝi estas prezentata kiel plurnuklidforiga ekipaĵo, tamen ĝia rekta traduko signifas nur'altnivela akvopuriga sistemo', ne taŭga por nukleida forigo." Lee Kyung-ho diris, ke sen mencii la fakton, ke la efiko kaj stabileco de ALPS estas pridubita de la internacia komunumo, eĉ post ALPS-a traktado, ankoraŭ restas radioaktivaj substancoj, kiuj ne povas esti forigitaj el la nuklepoluita akvo.


"Se la absoluta sekureco de akvaj produktoj poluitaj de radioaktivaj substancoj ne povas esti garantiita, Japanio ne devas enmarigi ilin." Lee Kyung-ho diris: "Se tio estas onidiro, ke nuklepoluita akvo estas nesekura, do mi estu disvastiganto de tia onidiro."


La federacio organizas kolektivon ĉe maro en Pusano, kaj formas la vortojn "SOS" ĉe la strando kontraŭ la enmarigo fare de Japanio.


"Mi batalos por miaj du infanoj"


Laŭ nuna plano, la enmarigo de la nuklepoluita akvo de Fukuŝima daŭros almenaŭ 30 jarojn. Tamen Lee Kyung-ho malkaŝis, ke la reala tempo de tia ellasado estos multe pli longa ol 30 jaroj. "Japanio verŝos 270 milionojn da tunoj da nuklepoluita akvo en maron en venontaj 60 jaroj." Alivorte, enmarigi nuklepoluitan akvon estas decido, kiu influos plurajn generaciojn.


"Kiam radioaktivaj substancoj estos verŝitaj en maron, tre verŝajne ili estos sorbitaj de homa korpo tra bioakumulaj efikoj, kaj radioaktivaj substancoj estas senkoloraj kaj senodoraj, do ni ne povas rekte scii, ĉu ni estas jam surradiitaj, cetere ekzistas ankaŭ latenta periodo. Fakte, post kiam la substanco estos sorbita de homa korpo, la damaĝo al homoj povas daŭri cent jarojn." Lee Kyung-ho atentigis, ke danĝera grado de radioaktivaj substancoj varias de persono al persono, precipe por infanoj kun aktiva ĉela divido, ĝi estos pli danĝera, laŭ spertuloj, la risko por feto eĉ sesobliĝos.


"Mi estas patro de du infanoj, kaj mi batalos por ili," Lee Kyung-ho diris.


Raportis Wang Yunyue

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat