Hejmeniĝis ĉiuj homoj traslokigitaj pro inundo en Tianjin

BY:Xie RuifengAugust 20, 2023

La 17-an de aŭgusto, la lasta grupo de 15 011 translokigitaj homoj revenis al siaj vilaĝoj en Wuqing-distrikto de Tianjin, kio signifas la hejmeniĝon de ĉiuj translokigitaj vilaĝanoj -- entute pli ol 35 000 homoj. Ili devis forlasi sian hejmon pro minaco de lastatempa inundo. Nuntempe jam renormaliĝis provizado de elektro, akvo kaj gaso en tiuj vilaĝoj, kaj la loka registaro taksas la damaĝon kaj prizorgas rekonstruadon de damaĝitaj instalaĵoj.







Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat