Eric Saintrond: La universiado en Chengdu sciigas la mondon pri vera Ĉinio

BY:Xie RuifengAugust 8, 2023


La 5-an de aŭgusto la ĝenerala sekretario de Internacia Federacio de Universitata Sporto Eric Saintrond akceptis intervjuon kaj alte taksis la organizadon kaj garantion de la 31-a Somera Universiado en Chengdu. Li multe laŭdis la stadionojn, organizadon de matĉoj, servon de volontuloj kaj aparte menciis, ke nur 13 el 49 sportejoj de la universiado en Chengdu estis nove konstruitaj kaj la aliaj 36 estas reformitaj konstruaĵoj. Eric diris, ke Chengdu faris mirindan laboron, kaj inter multaj solenaj sportkonkursoj laŭ lia sperto, ĉi tiu konkurso estas la plej bona en la mondo. Li diris, ke Ĉinio estas progresinta lando, ekzemple la televidprogramoj havas mirindajn nivelojn. Chengdu estas verda urbo de estonteco kaj li amas Chengdu kaj Ĉinion.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat