Kiel 5G efikos sur niaj vivoj?

BY:Rafael Henrique ZerbettoAugust 8, 2023

Jam de pluraj jaroj 5G-a interreto kaj rilataj teknikoj estas realo, sed ankoraŭ malmultaj homoj konscias pri ĝiaj eblaj aplikoj kaj kapabloj. Por konsciigi homojn pri tiu temo, la ĉina teknologia firmao Huawei estigis 5G-spertejon en Pekino, kie vizitantoj povas vidi kaj sperti plurajn malsamajn aplikojn de 5G-a interreto. 


 Per 5G-tekniko homoj en Pekino povas realtempe kontroli kameraon instalitan ĉe Huangpu-rivero en Ŝanhajo. 


 

Pli komforta endoskopio: post engluti kapsulon entenanta kameraon, kuracisto en ajna loko - eĉ eksterlande! - povas realtempe vidi la internaĵojn de paciento. 


 Diversaj aparatoj por sanekzamenoj povas esti realtempe kontrolataj per komputilo el fora loko - eĉ eksterlande! 


 Saĝaj sensiloj ligital al 5G-a interreto povas altigi la nivelon de komforto kaj sekureco de via hejmo. 


 Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat