Sperto de ĉina kulturo dum 31-a Somera Universiado

BY:Xie RuifengJuly 31, 2023


Dum la 31-a Somera Universiado, ĉiutage okazas 56 programoj pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj tradiciaj kulturaj spertadoj en la interaga centro de la vilaĝo, por sportistoj de la universiado. 



La programoj inkluzivas papertranĉadon, Shu-brodarton, ombroludon, novjarajn bildojn, bambuan teksadon kaj aliajn, venitajn el la tuta provinco Sichuan. 



Laŭ antaŭkalkulo, la centro eble ricevos pli ol 10 mil vizitojn. La spertoj pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj riĉigos la vivon de la sportistoj kaj profundigos ilian konon pri la ĉina kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat