Kafo el Yunnan mildigas malriĉecon

BY:Xie RuifengJuly 31, 2023

La kafplantado en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, povas esti spurita al la jaro 1892. Franca misiisto alportis kafsemojn kaj sukcese plantis ilin en iu valo en Binchuan-gubernio. Ĝis nun, pli ol 30 kafoplantoj el tiuj kafsemoj ankoraŭ floras kaj fruktas.




Grandskala kafplantado en Yunnan komenciĝis meze de la 1950-aj jaroj. Ĝis la fino de 1997, la kafa areo de la provinco atingis 7 800 hektarojn. Hodiaŭ la plantej-areo de la provinco okupas 70% de la landa, kaj kafa produktkvanto korespondas al 83% de la tutlanda. Yunnan-a kafo jam fariĝis la ĉefa en Ĉinio.




La okcidenta kaj suda partoj de Yunnan-provinco situas inter 15 gradoj de norda latitudo kaj la Tropiko de Kankro. Plejparto de la areo de la provinco estas je alteco inter 1 000 kaj 2 000 metroj super marnivelo. Pro tiuj unikaj kondiĉoj, loka kafo havas fortan guston, sed ne estas amara, ĝia odoro estas forta, sed ne frapa, kaj ĝia postgusto estas iomete frukteca. La arabia kafo (Coffea arabica) el Yunnan estas taksita kiel unuaklasa produkto fare de la Internacia Kaf-organizo, ĝia kvalito similas al tiu de la plej bonkvalita arabia kafo el Kolombio.


Per diversaj prilaboradoj, kafo de Yunnan iom post iom iras eksterlanden kaj disvastiĝas tra la lando, kaj estas ĝuata de kafamantoj tra la tuta mondo. Tiel Yunnan iras sur unika vojo al mildigo de malriĉeco. La normigo kaj industriigo de kafo helpis lokanojn de ĉiuj etnoj kreskigi sian enspezon.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat