Xi Jinping ĉeestos malferman ceremonion de universiado

BY:Xie RuifengJuly 25, 2023


Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj Hua Chunying anoncis la 24-an de julio, ke en la 27-a kaj la 28-a de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la 31-a Somera Universiado en Chengdu kaj aranĝos bonvenigan bankedon kaj duflankajn renkontiĝojn por alilandaj gvidantoj, kiuj vizitos Ĉinion kaj ĉeestos la malferman ceremonion. La alilandaj gvidantoj estas indonezia prezidento Joko Widodo, maŭritania prezidento Mohamed Ould Cheikh Ghazouani, burunda prezidento Evariste Ndayishimiye, gujana prezidento Irfaan Ali, kartvela ĉefministro Irakli Garibashvili kaj fiĝia ĉefministro Sitiveni Rabuka.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat