Wang Yi intervidiĝis kun John Kerry

BY:Xie RuifengJuly 19, 2023

La 18-an de julio en Pekino Wang Yi, membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub Centra Komitato de KPĈ, intervidiĝis kun John Kerry, speciala sendito de usona prezidento pri klimatŝanĝiĝo.



Wang Yi diris, ke la mondo bezonas stabilajn ĉin-usonajn rilatojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden renkontiĝis en Balio, Indonezio, kaj atingis gravajn komunajn konojn. La du flankoj devas efektivigi la ideojn por ke la ĉin-usonaj rilatoj revenu al sane disvolviĝa vojo.


Kerry diris, ke Usono volas stabiligi la uson-ĉinajn rilatojn kaj esperas, kune kun Ĉinio, antaŭenpuŝi pliboniĝon de la dulandaj rilatoj kaj profitigi la mondon. Usono ĉiam persistas en la principo de unu Ĉinio, volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, bone solvi la diverĝojn inter la du landoj kaj kune respondi al klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj defioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat