Ĉu vi scias, ke en Ĉinio frapi akvomelonon povas esti profesio?

BY:Xie RuifengJuly 17, 2023

En somermezo, akvomelonoj arde forkonsumiĝas. Zhang Linghui, melonfrapisto ĉe la kooperativo Pangnongxing en Daxing-distrikto, Pekino, tiel komencas sian ĉiutagan laboron: lokaj kamparanoj alportas ĉarojn da ĵusplukitaj akvomelonoj, ŝi tuj prenas unu en la liva mano kaj milde frapas kelkfoje per la dekstra montfingro, sekve, post peso, tuj ĵetis ĝin al sia kolego por gradigi... La tuta procezo postulas nur kvin aŭ ses sekundojn, rapide kaj orde.



Danke al la unikaj naturaj kondiĉoj, Panggezhuang de Pekino havas historion de pli ol 600 jaroj por akvomelona plantado. Hodiaŭ lokaj akvomelonoj estas ne nur vendataj al ĉirkaŭaj urboj, sed ankaŭ vaste konataj en suda Ĉinio. La disvolviĝo de la akvomelona industrio ankaŭ ekhavis novajn postulojn por pli bona kvalito, kaj la nova profesio "melonfrapisto" naskiĝis.



Zhang Linghui, naskita en 1998, forlasis sian klient-servan laboron en sia hejmloko kaj venis al la distrikto kun siaj familianoj. Ŝi uzis nur du monatojn por fariĝi sendependa "melonfrapisto". "Lerni kiel frapi melonojn komenciĝas de observado al pesilo. Kiam la akvomelono estas pesita, vi devas aŭskulti la frapadon de majstro, kaj mem provi la sonon de la frapata akvomelono. Ĉi tio estas laboro bazita sur spertado. Ju pli multe oni frapas, des pli precize oni distingas." Zhang Linghui diris: "Kiam mi trafas nekvalifikan melonon, mi tranĉos ĝin por vidi, kia ĝi estas interne, kaj poste manĝos ĝin. Mi povas diri, ke ĉi tiu laboro permesas min libere frandi akvomelonojn!"



La aspekto kaj sono de akvomelonoj je malsamaj maturecoj estas malsamaj: "La normo de bona akvomelono estas ĝia matureco. Oni devas certigi, ke ĝi ne estas kruda aŭ malplena en la manoj de konsumantoj. La sono de bona akvomelono estas malalta, iom malklara sed tre laŭta, vi povas senti tremecon de la melono kiam vi frapas ĝin en la mano. La sono de nematura melono estas relative klara, kaj ĝia frapa sento similas tiun de ŝtono."



Kun rapida disvolviĝo de freŝa podetala vendado, pli kaj pli da agrikulturaj produktoj povas esti vendataj al pli foraj lokoj per interreto, sed la kvalito de produktoj ne tuŝeblaj estas iom maltrankviliga por aĉetontoj. Ĉi-flanke la retkomercaj platformoj havas relative detalajn postulojn por la grandeco, dolĉeco kaj matureco de akvomelonoj. "La laboro de la melonfrapisto ludas grandan rolon por la efikeco de akvomelona kvalitkontrolo kaj preciza administrado." Zhang Dong, respondeculo de la kooperativo, diris: "Nia teamo de melonfrapistoj plenumas nur la taskon frapi melonojn ĉiutage. Dum la pinta periodo, ĉiu frapisto povas frapi averaĝe 7 000 melonojn tage, kaj la erarkvanto estas sub 5%. Kompare kun tradiciaj kanaloj, la var-revena indico kaj perdokvoto multe reduktiĝis."


Multaj lokaj akvomelonaj kooperativoj komencis krei siajn proprajn markojn kaj vendi ilin tutlanden per vivelsendoj. La tuta procezo, de frapado ĝis pakado de melonoj, estas klare videbla de interretaj aĉetantoj, la rolo de melonfrapisto helpas ilin senti la kvaliton.


La pliiĝo en akvomelona vendo kaj kvalito ankaŭ plibonigas la plant-nivelon de la loko kaj tiele multigas la enspezon de kamparanoj. Zhang Dong diris: "En la pasinteco, kamparanoj plantis melonojn laŭvole. La akvomelonoj havis neegalajn grandecojn, kaj vendkanaloj kaj enspezo ne estis stabilaj. Nun, ni liveras profesian gvidadon al la kooperativo, kaj subskribas kontraktojn kun kamparanoj, ke ili portu bonajn akvomelonojn al ni. Tiel, la kanalo kaj kvalito estas garantiitaj, kaj ili povas pli multe gajni je milojn da juanoj ol antaŭe."


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat