Malalt-karbonemisia Somera Universiado indikas estontan vivmanieron

BY:Xie RuifengJuly 17, 2023

Lastatempe, la spertejo pri mediamika 31-a Somera Universiado malfermiĝis al la publiko. Urbanoj kaj turistoj estas altiritaj de la talismano de la universiado kaj la instalaĵoj pri trafiko, sporthalo kaj energikonsumo kun malalta karbondioksida emisio de la universiado.




Sub la diskonigo de rilataj laborantoj, ĝuante la interesajn interagajn programojn, la publiko praktikas la malaltkarbonemisian koncepton de la universiado. La spertejo ankaŭ provizas al vizitantoj memservajn spektadojn, ekzemple AI-robota babilado pri universiadaj scioj, AR-scena sperto de sporthaloj kaj tiel plu.




La sporthaloj de la universiado estas konstruitaj laŭ integra, malmuntebla kaj reuzebla maniero, kiu povas havigi pli da efikoj en limigita spaco, kaj realigi recikladon de multaj scenoj, evitante energi-malŝparon kaj redukti kostojn.




Kun la celo "atingi karbonan pinton kaj karbonan neŭtraligon", verdeca gastigo aŭ mediamika gastigo fariĝis misio de la urbo Chengdu. Strikta praktiko videblas en sporthala konstruado, transportado kaj eventoservoj. La novkonstruitaj sportejoj havas la du-stelan normon de verdaj konstruaĵoj, kiuj plene utiligas teknikojn maksimumigi malaltan emision, energian ŝparadon kaj mediprotektajn efikojn. La reutiligaj sporthaloj estis novigitaj laŭ mediamikaj postuloj por optimumigi naturan ventoladon kaj lumakiron. Samtempe Chengdu uzos 1 340 novenergiajn busojn kaj pli ol 1 000 novenergiajn aŭtojn kiel servoveturilojn por sportistoj, teknikaj oficistoj kaj amaskomunikiloj. Novenergiaj veturiloj okupas 90% de la totala nombro de veturiloj de la universiada vilaĝo ĝis la sportejoj, kaj ĉiuj veturiloj servantaj en la vilaĝo estas novenergiaj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat