Ĉinio denove urĝas Japanion ĉesigi la planon enmarigi nuklepoluitan akvon

BY:Xie RuifengJuly 12, 2023


La 10-an de julio Ĉinio denove urĝis Japanion ĉesigi sian planon verŝi nuklepoluitan akvon en la oceanon en la iranta 53-a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN).


La Homrajta Konsilio de UN adoptis la rezulton de la Universala Perioda Reekzameno de Japanio en la diskuto pri la rezulto. Ĉina diplomato Shi Qi reasertis, ke Ĉinio urĝas Japanion ĉesigi la planon enmarigi nuklepoluitan akvon.


Shi Qi urĝis Japanion trakti la aferon en scienc-bazita, sekura kaj travidebla maniero, kaj kunlabori kun la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) por starigi longtempan internacian monitoradan mekanismon kun aliĝo de la japanaj najbaroj kaj aliaj koncernantoj kiel eble plej frue.


La diplomato atentigis, ke konsidere pri ekonomiaj kostoj, Japanio ignoris la zorgojn kaj oponojn de la internacia komunumo, kaj la kontinua eligo de milionoj da tunoj da nuklepoluita akvo el Fukushima en la maron en la venontaj 30 jaroj. Japanio traktas Pacifikon kiel "kloakon".


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat