Pacifiko estus "kloako" de nuklea poluaĵo

BY:Xie RuifengJuly 7, 2023

En la gazetara konferenco okazinta en la 6-a de julio, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Wang Wenbin respondis demandon pri enmarigo de nuklepoluita akvo de Japanio. La demando estis: Laŭinforme, la Internacia Atom-Energia Agentejo publikigis sintezan taksraporton pri la traktado de la nuklepoluita akvo en Fukushima, Japanio, opiniante, ke la projekto de Japanio, ellasi la akvon en maron, ĝenerale konformas al la internacia sekureca normo, kaj la agentejo faros longtempan kontrolon pri la ellasado de la akvo. Kiel tion Ĉinio komentas?



Wang Wenbin diris, ke Ĉinio rimarkis la sintezan taksraporton publikigitan de la Internacia Atom-Energia Agentejo pri la japana projekto ellasi la nuklepoluitan akvon en maron. Laŭ scio, tiu ĉi raporto ne plene spegulas la opiniojn de ĉiuj fakuloj, kiuj partoprenis en la taksa laboro, kaj cetere, la konkludo estas ne akceptita de ĉiuj taksintoj. Ĉinio bedaŭras la raporton tiel haste prezentitan de la agentejo.


Ĉinio opinias, la raporto ne povas fariĝi de "amuleto" kaj "paspermeso" de Japanio, kiu pretas ellasi la akvon maren. Ĉinio rimarkis la esprimon de Rafael Mariano Grossi, ĝenerala direktoro de IAEA, ke la agentejo, invitite de la japana registaro, faru revizion kaj takson pri la akvoellaso, sed tio absolute ne estas ĝiro por Japanio.


Japanio, en konsidero pri sia ekonomia kosto, ignorante la maltrankvilon kaj oponon de la internacia komunumo, obstine decidis enmarigi la nuklepoluitan akvon. Pacifiko do estos "kloako" de nuklea poluaĵo.


Ĉinio ree urĝas, ke Japanio ĉesigu la planon fluigi la malpurigitan akvon en maron, anstataŭe traktu ĝin en pli scienca, sekura kaj travidebla maniero. Se Japanio agas obstine, ĝi devos porti ĉian eblan sekvon. Ĉinio postulas, ke Japanio kunlaboru kun la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj kiel eble plej frue starigu internacian mekanismon, en kiu ĉiuj priaj partioj havus rajton partopreni.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat