Xi Jinping alvokas ŜKO plifortigi solidarecon kaj reciprokan fidon

BY:Xie RuifengJuly 5, 2023

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 23-an Ŝtatestran Konsilion de Membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) laŭ la invito de barata ĉefministro Modi.



Xi Jinping diris en la konsilio, ke la nuna mondo estas komplika, kaj la ŝanĝoj, kiuj okazis en jarcento, plirapidiĝas, la homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn. Unueco aŭ divido? Paco aŭ konflikto? Kunlaboro aŭ konflikto? Tiuj denove fariĝas demandoj por nia tempo. Xi Jinping donis respondon, ke la homaro serĉadas pli bonan vivon, kaj la tendenco de cirkonstancoj pri paco, disvolvado, kunlaboro kaj komuna gajno estas nerezistebla.


Li diris, ke oni devas plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, elimini diferencojn per dialogo kaj superi konkurencon per kunlaboro, reciproke respekti la kerninajn teresojn kaj gravajn zorgojn, kaj firme subteni unu la alian por atingi disvolvadon kaj revigliĝon. Oni devas, el la ĝeneralaj kaj longdaŭraj interesoj de la regiono, determini eksterlandajn politikojn sendepende kaj firme teni la estontecon de la disvolviĝo kaj progreso de la lando en siaj manoj. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por efektivigi la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, insisti pri solvado de diferencoj kaj kontraŭdiroj inter landoj per dialogo kaj interkonsiliĝo, antaŭenigi politikan solvon de internaciaj kaj regionaj demandoj kaj konstrui solidecon por regiona sekureco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat