Franca ministerio pri internaj aferoj anoncis pri mildiĝo de tumultoj

BY:Xie RuifengJuly 3, 2023


La franca ministerio pri internaj aferoj anoncis en la 2-a de julio, ke la polico arestis 719 homojn dum la tumultoj en la 1-a kaj la 2-a tago, kaj latumultoj malfortiĝis.


Laŭ raportoj de francaj amaskomunikiloj, kvankam la tumultoj malpliiĝis, tamen severaj perfortoj ankoraŭ okazis en multaj urboj kiel Parizo kaj Marsejlo.


La 27-an de junio en Nanterre policisto pafe mortigis 17-jaran junulon por haltigi lian aŭton, kaj tio vekis fortajn reagojn en Francio. Ekde la vespero de la 28-a de junio, tumultoj daŭre okazis en multaj francaj urboj.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat