320-jara Wiener Zeitung ĉesis aperigi paperan version

BY:Xie RuifengJuly 3, 2023

La aŭstra televidstacio ORF raportis la 1-an de julio, ke la plej malnova tagĵurnalo Wiener Zeitung estis eldonita lastafoje en la papera formo en la 30-a de junio, kaj estontece ĝi havos nur la retan version.



La tagĵurnalo lanĉiĝis la 8-an de aŭgusto 1703, kun la misio "komunikado de konscia novaĵo". Tamen lastatempe ĝi eldoniĝis nur je ĉirkaŭ 8 000 kopioj ĉiutage, kaj la eldonado de la lasta numero pliiĝis ĝis 50 000.


En la pasinteco, aŭstraj kompanioj devis publikigi anoncon en la oficiala kolumno de la tagĵurnalo post komerca registriĝo, kaj ĝi povis ricevi multe da reklamkotizoj. Sed laŭ postulo de aŭstra ekonomia asocio, deviga publikigo estis nuligita, kaj anstataŭe oni permesas kompaniojn afiŝi interrete senpage. Tio senigis la plej grandan parton de enspezo de la tagĵurnalo.


La germana semajngazeto Der Spiegel deklaris, ke nun la germana tagĵurnalo Hildesheimer Allgemeine, fondita la 24-an de junio 1705, fariĝis la plej malnova tagĵurnalo ĉiutage eldonita en la papera versio.


Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat