Somera Davos-Forumo rakontas ĉinan historion pri kreskado

BY:Xie RuifengJune 30, 2023

La Somera Davos-Forumo okazinta en Ĉinio altiris pli ol 1 500 ĉeestantojn el la rondoj de politiko, komerco kaj akademio el proksimume 100 landoj kaj regionoj.



Necesas forta energio por kresko. De kie venas tia energio? La sumo de varokomerco de Ĉinio, la monde dua plej granda ekonomio, okupis la unuan lokon de la mondo en sinsekvaj ses jaroj, tial Ĉinio nature fariĝis la fokuso. En la pasintaj dek jaroj, estis 6.2% la jara averĝa kreska proporcio de ĉina ekonomio, kaj ĝia kontribuo al la monda ekonomia kresko meznombre superis 30%. La ĉina ekonomio estas la plej forta motoro por la monda ekonomia kreskado. Ĝenerala direktoro de Monda Ekonomia Forumo Borge Brende diris, ke la kresko de ĉina ekonomio estas pli rapida ol tiu de la monda ekonomio kaj la kontribuo de ĉina ekonomio al la monda ekonomia kresko probable atingos 36%.


La unuan tagon de la Somera Davos-Forumo publikiĝis blanka libro nomata Verda Hidrogeno en Ĉinio – Vojmapo por Progreso, en kiu estas listigitaj 35 rimedoj por atingi karbonan kulminon antaŭ 2030 en Ĉinio. Kaj en 2022 la noviga indico de Ĉinio leviĝis ĝis la 11-a loko en la mondo, kaj la 1-a loko inter ekonomioj kun meznivela salajaro. Sekve de tio, ke Ĉinio akcelas altkvalitan disvolvon kaj profunde plenumas strategion de disvolvo per novigo, estos eligataj pli da energio por ekonomia kreskado.


Por mondaj entreprenoj, la 14-a Somera Davos-Forumo estas vojaĝo ne nur de fido, sed ankaŭ de konsento kaj komuna agado. Sekve de antaŭenigo de ĉina modernigo, la mondo ĝuos pli da kunlaboraj oportunoj el Ĉinio.


(ek ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat