Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ

BY:Xie RuifengJune 30, 2023

La 9-an de aprilo, per jeso de 86% el la voĉdonintoj (43 el la 45 akademianoj voĉdonis), la Akademio de Esperanto aprobis la jenan deklaron:


A.

La Akademio de Esperanto konstatas, ke

la Esperanta litero ŭ plej ofte aperas en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ";

eĉ inter spertaj esperantistoj ne regas konsento pri la demando, ĉu la litero ŭ estas permesebla ankaŭ en aliaj pozicioj, kaj se jes, en kiuj pozicioj;

la Gramatiko de la Fundamento de Esperanto (en siaj germana kaj rusa versioj) instruas, ke ŭ estas uzata nur post vokaloj;

ekzistas provoj anstataŭigi la malmultajn ekzistantajn Esperantajn radikojn, en kiuj ŭ ne estas antaŭata de a aŭ e, per aliaj radikoj aŭ esprimoj, ekzemple "poŭpo" per "pobo" aŭ "ŝipvosto", kaj "ŭato" per "vato".


B.

Detale studinte la problemaron, la Akademio

rekomendas, ke, proponante novan Esperantan radikon, oni evitu uzi en ĝi la literon ŭ en alia pozicio ol en la sonkombinoj "aŭ" kaj "eŭ";

rekomendas – depende de la situacio – uzi v aŭ u anstataŭ ŭ, kiam oni kreas novan Esperantan radikon surbaze de nacilingva esprimo enhavanta la sonon de ŭ (aŭ similan sonon) ne antaŭatan de a aŭ e;

agnoskas, ke la Fundamenta kaj plej kutima nomo por la litero ŭ estas "ŭo";

akceptas, ke en elkri-esprimoj kaj sonimitoj la litero ŭ povas aperi en aliaj pozicioj ol en kutimaj Esperantaj radikoj, ekzemple silabkomence aŭ inter konsonanto kaj vokalo (kiel ekzemple en la zamenhofa elkri-esprimo "ŭa" kaj en la sonimito "kŭaks");

opinias, ke, indikante la prononcon de fremdaj esprimoj per Esperantaj literoj, oni uzu ŭ por indiki sonon egalan aŭ tre similan al la Esperanta prononco de ŭ sendepende de la pozicio de la sono en la koncerna esprimo, ekzemple Wells [ŭelz] kaj Pwani [pŭani], tamen konsciante, ke tia prononcindiko ne estas esperantigo.


(el akademio-de-esperanto)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat