Ĉinio refutas falsajn komentojn pri nacia sekureca

 leĝo por Hongkongo

BY:Xie RuifengJune 28, 2023

La 26-an de junio Ĉinio refutis la falsajn komentojn de iuj landoj pri la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


En la parolado en la 53-a Sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉina reprezentanto diris, ke Ĉinio firme oponas intervenon de iu ajn lando aŭ ekstera forto en la internajn aferojn kaj suverenecon de Ĉinio sub la preteksto de homaj rajtoj. La sendependeco de juĝistoj kaj advokatoj ludas gravan rolon en la juĝa protekto de homaj rajtoj. Ĉinio klopodas ebligi al ĉiu civitano ĝui justecon kaj egalecon en juĝaj kazoj kaj subteni al UN, precipe al la homrajtaj mekanismoj de UN, efektivigi laboron en tiu ĉi kampo en senpartia, objektiva kaj kredinda maniero.


La reprezentanto akcentis, ke depost la efektivigo de la leĝo, Hongkongo eniris novan etapon de kaoso ĝis enordo kaj prospero, kaj la rajtoj kaj liberecoj de hongkongaj loĝantoj estas pli bone protektataj, kaj la tribunaloj sendepende faras procesojn sen iu ajn interveno.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat