Ĉina delegacio urĝis koncernajn landojn protekti homrajtojn de enmigrintoj

BY:Xie RuifengJune 27, 2023

La 26an de junio ĉina delegacio faris paroladon en la 53a Sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj. Ili esprimis zorgon al Britio kaj aliaj disvolviĝintaj landoj, kiuj atencas homrajtojn de enmigrintoj, kaj urĝis tiujn landojn protekti la rajtojn de enmigrintoj.


Ĉina delegito diris, ke disvolviĝintaj landoj, kiuj ĝuas la bonojn alportitajn de bonedukitaj enmigrintoj, devas ludi pli grandan rolon en monda administrado de enmigrintoj. Tamen Ĉinio atenteme rimarkis, ke iuj disvolviĝintaj landoj ne nur atencas la rajtojn de enmigrintoj, sed ankaŭ antaŭenpuŝas la krizon de mondaj enmigrintoj. Specialaj homrajtaj mekanismoj kaj traktat-organizoj de UN jam esprimis zorgon al tio. Ĉinio alvokas, ke koncernaj landoj ĉesu neglekti homrajtojn kaj solvu siajn problemojn en atenco de enmigrintaj rajtoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat