La 19-an de junio en Parizo Fu Qiaomei, esploristo de la Instituto pri Vertebra Paleontologio kaj Paleoantropologio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, ricevis la premion Al Fozan de UNESKO.
Al Fozan estas la unua internacia premio starigita de UNESKO por kontribuoj de junaj sciencistoj en la kampoj de scienco, teknologio, inĝenierio kaj matematiko. Kiel unu el la ĉefaj sciencistoj en la internacia kampo de paleogenetiko, Fu Qiaomei estas la unua ĉina sciencisto, kiu gajnis tiun ĉi premion.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat