Ĉina delegito alvokas ĉiujn plenforte malebligi neregeblecon de situacio en Ukrainio

BY:Xie RuifengJune 25, 2023

La 23-an de junio, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj Geng Shuang alvokis la internacian komunumon fari ĉiujn klopodojn por malebligi neregeblecon de la situacio en Ukrainio.



Li diris tion en la malferma kunveno de la Sekureca Konsilio pri Ukrainio, ke en la lastaj tagoj la milito en Ukrainio daŭre eskaladiĝis, la tendenco de ekspansio fariĝis pli evidenta, kaj la necerteco evidente pliiĝis. La detruo de la akvocentralo Kakhovka denove atentigas, ke se la batalado daŭros, ĝi kaŭzos pli gravajn riskojn. Ĉinio esperas, ke ambaŭ partioj de la konflikto restu trankvilaj kaj sin regu, kaj la internacia komunumo evitu streĉiĝon de la situacio. Precipe, oni devas certigi la nuklean sekurecon kaj sin gardi kontraŭ nuklea milito por eviti la aperon de nesavebla situacio.


Li diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti protektataj, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN estu respektataj, la justaj sekurecaj zorgoj de ĉiuj partioj estu serioze atentataj, kaj ĉiuj klopodoj por paca solvo de la krizo estu subtenataj. Ĉinio plu laboros kun la internacia komunumo por ludi pozitivan kaj konstrueman rolon por antaŭenigo de politika solvo de la ukraina problemo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat