Xi Jinping intervidiĝis kun Antony Blinken en Pekino

BY:Xie RuifengJune 20, 2023

La 19-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Antony Blinken en Pekino.



Xi Jinping diris, ke la ĉina flanko jam klarigis sian pozicion, kaj la du flankoj konsentis sekvi la komunajn komprenojn, kiujn li kaj prezidanto Biden atingis en Balio. La du flankoj ankaŭ faris progreson kaj atingis interkonsenton pri iuj specifaj aferoj. Ŝtat-al-ŝtataj interagoj ĉiam estu bazitaj sur reciproka respekto kaj sincereco. Xi Jinping esperis, ke sekretario Blinken, per ĉi tiu vizito, povos fari pozitivajn kontribuojn por stabiligi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat