Ludu kaj Kantu, la unua Esperanta bitalbumo de Klarisa

| 2023-06-19
Bookmark and Share

Ludu kaj Kantu estas la unua Esperanta bitalbumo de la 23-jara itala muzikisto Clarissa Sabatini, Esperante Klarisa. Kun ĝojaj ritmoj kaj karibaj sonoroj, tiu ĉi bitalbumo estas bona elekto por homoj kiuj serĉas ĝojon kaj energion en muziko.



Klarisa scipovas ludi plurajn muzikilojn kaj eklernis klasikan pianon dum sia infaneco. Ŝi aparte interesiĝas pri etnaj instrumentoj kaj afrika muziko, tiel ke multaj el ŝiaj kantoj, inkluzive de kelkaj el tiu ĉi albumo, estas origine verkitaj en la afrikaj lingvoj svahila kaj zulua.


Serĉante inspiron en pluraj etnoj, lingvoj kaj stiloj, Klarisa disvolvis unikan muzikstilon kiu festas la diversecon de la homaro, do estas nature, ke ŝia esplorado pri tiu temo pli aŭ malpli frue alportus ŝin al Esperantujo, la natura loko de homoj kiuj volas krei pontojn inter kulturoj. Klarisa malkovris Esperanton fine de 2021.


Pluraj kantoj en tiu ĉi albumo estas origine verkitaj en aliaj lingvoj. Laŭ klarigo de la aŭtoro, "Amata Venu" estas origine verkita en la zulua, "Jen Li la Hom'" en la zulua. Por adapti tiujn kantojn al Esperanto, Klarisa ricevis helpon de spertaj esperantistoj, kiel la italaj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispana Miguel Gutiérrez (Liven Dek). Pluraj kantoj en tiu ĉi bitalbumo estas origine verkitaj en Esperanto.


Klarisa liveras kion ŝi promesas: la albumo estas ja plena je energio, ĝojo kaj espero, por ke homoj ludu kaj kantu. Plie, la kantoj ja dancigos vin! Ĝenerale la muziko estas multe pli bone prilaborita ol la tekstoj, kiuj estas kutime tre simplaj kaj mallongaj, konsistantaj je nur kelkaj frazoj facile parkereblaj kaj kanteblaj. Tio ne estas problemo, tute male, tiaj tekstoj estas ja efikaj por ke la aŭskultanto envolviĝu kun la muziko, tiel ke post nelonge li fariĝas parto de ĝi: malfacilas ne aliĝi al la kantado, kaj same malfacilas ne aliĝi al la dancado.


Se vi, tamen, preferas tekstojn kun pli profunda enhavo, "Dancu la Tero", verkita de Liven Dek kaj kun melodio iom melankolia, certe plaĉos al vi. Inter la aŭtoraj kantoj de Klarisa, la teksto plej bone prilaborita laŭ mi estas tiu de "Jen Li la Hom'", pri malkonsekvenco de homo.


Aŭskuntinte la tutan albumon, mi sentas, ke Klarisa ne sukcesis plene eluzi sian talenton. Mi alvenis al tiu konkludo pro tio, ke en kelkaj kantoj la melodio fariĝas tre interesa, kiel ekzemple en "Mi Ŝatas Maron", dum en kelkaj aliaj ĝi tedigas la aŭskultanton, kiel en "Ni Estas Ĥoro". Krome, en kelkaj momentoj, kiel ekzemple en "Vera kaj Pura", Klarisa bonege uzas sian voĉon -- ŝi estas ja talenta por kantado, sed malofte ŝi plene profitas tiun talenton.


Resume, Klarisa estas juna kaj talenta muzikistino kun muzika projekto tre interesa kaj ankaŭ tre taŭga por Esperanto. Tiu projekto postulas pli da esplorado kaj provado por maturiĝi. Se ŝi persistos en tiu vojo, ŝi certe rikoltos tre bonajn fruktojn!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/klarisa/1-ludu-kaj-kantu/results,1-0.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments