Kial ni firme oponas Japanion forverŝi nuklepoluitan akvon en maron?

BY:Xie RuifengJune 19, 2023

La nuklepoluita akvo en Japanio enhavas pli ol 60 specojn de radioaktivaj nuklidoj, ni havas nenian efikan traktadteknologion por sendanĝerigi multaj el ili. Partaj longvivaj nuklidoj povas disvastigi kun marfluoj kaj formi biomagnifikon. La duoniĝa tempo de radioaktivaj nuklidoj en nuklepoluita akvo povas superi 5 000 jarojn. Laŭ studo de germana instituto pri oceana esplorado, la radioaktivaj materioj povas disvastiĝi tra la plej granda parto de Pacifiko ene de 57 tagoj depost elfluo el Fukushima en la maron, kaj polui tutmondajn oceaojn en 10 jaroj. Krome, atmosfera cirkulado povas vaporigi nuklepoluitan akvon en la nubojn, kaj fali sur la tutan teron en la formo de pluvo aŭ neĝo. Estas nemezurebla la ebla damaĝo. Tamen, malgraŭ duboj enlande kaj eksterlande, la plano de Japanio enmarigi nuklepoluitan akvon eniris la finan fazon.


Por trompi la internacian komunumon, la japana registaro kaj japana kompanio TEPCO ĉiam deklaris, ke la nuklepoluita akvo estas "jam traktata" kaj ne diferencas de la normala funkciado de nukleaj centraloj, kaj ilia plano estas scienca kaj racia. Sed la fakto estas, ke la nuklepoluita akvo produktita en la nuklea akcidento de Fukushima estas tute malsama ol la rubakvo produktita de normalaj nukleaj centraloj.


Unue, ekzistas ĉrikaŭ 1 000 specoj de radioaktivaj substancoj en la nuklepoluita akvo de Fukushima, multe superante la normalan nuklecentralan rubakvon. TEPCO prenas nur 30 specojn de radioaktivaj substancoj, ekzemple cezio-137 kaj plutonio, kiel la monitorataj objektoj. Se la totala enteno de tiuj 30 specoj da radioaktivaj substancoj estas pli malalta ol certa limo, ĝi estas konsiderata kiel "norma".


Due, la totala kvanto de nuklepoluita akvo de Fukushima estas grandega, multe superante la kvanton de rubakvo produktita de normalaj nukleaj centraloj. Nun la totala kvanto de nuklepoluita akvo de Fukushima atingis 1.33 milionon da tunoj. Laŭ la plano anoncita de TEPCO, en la venontaj kelkaj jardekoj, pli ol unu miliono da tunoj da "traktita" tia akvo estos forŝutitaj en Pacifikon.


Japanio ne estas senscia pri tio. La japana registaro neas kaj kaŝas, kio nur montras, ke la akvo estas ne nur malsekura, sed ege danĝera. Kiam fakuloj de pacifikinsulaj landoj sugestis, ke Japanio "uzu nuklepoluitan akvon por miksi betonon por infrastrukturo", Japanio tuj forĵetis la multfoje diritan "sekurecon", kaj tute rifuzis, ĉar "nuklepoluita akvo povas kaŭzi vaporiĝon de tritio el radioaktiva materio, kaj tio estas malsaniga".



La serio da agoj de Japanio pri enmarigo de nuklepoluita akvo montras, ke ĝi fariĝis detruanto de la tutmonda medio, sano kaj sekureco. Ĝi estas ege egoisma, kiam la agoj povas redukti koston, ĝi ignoras la tutmondan homaron.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat